You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
- Daŭre li estis mia plej laŭdinda klasano, mi konjektis, ke mia espero ankaŭ nun ne perfidos min.

Dio mia! Pri kiu li parolas?

- Kvankam la knabeto videble jam antaŭtagmeze estis malsana.

Certe li parolas pri Lampaŝulo! Estis li, kiu jam antaŭtagmeze ŝajnis malsana. Kio nun okazos! Kvazaŭ

ies mano puŝadus min: saltleviĝu tuj, petu pardonon, promesu, ke vi neniam plu faros tiel malican agon!

- Mi demandis lin: "kion vi faras tiel longe en mia ĉambro?" Li respondis, ke la ĉielobservilo rigardas lin.

Mi komencis trankviliĝi. Ŝajnas, ke tamen mi estas la koncerna "laŭdinda klasano". La puŝado de la

mistera mano ĉesis. Miajn membrojn mi etendis kvazaŭ vekiĝanto.

- Gregorio, kara! - kliniĝis al mi la sulkoplena amata vizaĝo de mia feino, kaj ŝia zorgoplena voĉo

karesis mian animon. - Kiel vi fartas, Gregorio, kara?

- Multe pli bone - mi diris tute sincere.

- Rigardu, kia gasto estas ĉe ni - ŝi diris iom fiereme. - Ĉu vi vidas, kiel honorinda sinjoro vizitis nian

hejmon?

Sinjoro instruisto ekridetis, kaj alpaŝis min.

- Ĉu vi jam ne sentas malsanon, Gregorio?

- Mi ne sentas.

- Ĉu vi havas sufiĉan forton por veni al la korto kaj rigardadi tra la ĉielobservilo?

- Jes - mi diris mallaŭte, tiel mallaŭte, ke mia feino zorgeme diris:

- Eble en la ĉambro li rigardadu tra ĝi, por ke li ne malvarmumu. Kaj ... tiu aparato eble havus pli

aristokratan medion en la ĉambro.

- La stelojn oni kutimas observi ne en ĉambro - ekridis sinjoro instruisto. Kaj kiu havas feljakon, tian,

kian Gregorio, tiun la frosto ne mordos. Kie estas via feljako, Gregorio?

Mi estis preta rezigni cent ĉielobservilojn, por ke sinjoro instruisto ne menciu la feljakon. Tuj min inundis

la varma tremo, kiam Malvinjo surprizita trovis ĝin en la ŝranko. Ŝi neniel povis rememori, kiam ĝi estis

enmetita, kvankam ĝia kutima loko estis sur la seĝo.

Dum mi luktis kun la feljako (ĝi neniel inklinis enlasi min) -, ĉe la korto bruetis piedoj.

- Mi informis ankaŭ vian patrinon - ridetis bonkore sinjoro instruisto -, por ke ŝi ĉeestu vian ĝojplenan

vesperon.

Nu, li informis mian patrinon, mia patrino Georgon, la kampogardiston, Al Georgo aliĝis la cigano

Barono. Verŝajne neniam ekde la konstruado de tiu eta domo mia feino havis tiom da gastoj. Eĉ la

botisto Cetkin rimarkis la kunvenon, do ankaŭ li vizitis nin vestita simple per malpura, verda antaŭtuko

kaj maldika ĉemizo, kiel li kutime laboris.

Kiam ni ĉiuj estis kune, sinjoro instruisto formis el ni duonrondon en la korto, ĉirkaŭ la ĉielobservilo, kiu