You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
kunportis, kaj sur ĝi mi sternos mian trezorĉasan feljaketon. Kial mi bezonus ĝin plu? Mi surportadis la

feljakon longe, ĝis mi rekonis, ke la trezoroj kaŝiĝas en la homaj koroj. Kia feliĉo okazos, kiam la

maljunulo revenos kun lampo, kaj la ĉielobservilo kun la feljaketo je la unua rigardo frapos iliajn

okulojn! Kiel ili ĝojos, ke eĉ en mallumo trovis ilin la anĝeloj! Kion vi pensas, feino de feljaketo?

Ĉion mi faris tiel, kiel mi planis. Piedpinte mi kaŝiris al la kuŝejo, starigis la ĉielobservilon, kaj demetis la

feljakon. Sed en la sama momento, kiam la feljako forlasis mian korpon, la ŝtonoj denove eksonoris.

Kvazaŭ la ĉielo falus sur la teron, tiel tondris, flamoj ŝprucis el la fundo de la kaverno. Ĉu fakte ariĝis ĉi

tie ĉiu anĝelo de la ĉielo?

Miaj okuloj fermiĝis, kaj mi falis al Lampaŝulo kune kun la ĉielobservilo kaj feljako. Poste mi nek vidis,

nek aŭdis plu.

FESTENO EN LA MUELDOMO

Jam estis bonetosa, ridetema, gaja printempo, kiam mi informiĝis, kio fakte okazis la nokton de

kristnasko en la eksminejo. Mi kuŝis en blanka ĉambro, sunradioj kaj odoro de siringofloroj plenigis la

aeron tra la malfermita fenestro. Ĉe iu flanko de mia lito ridetis la pala vizaĝo de mia patrino, ĉe la alia

flanko la sulkoplena vizaĝo de mia feino. Mi alrigardis surprizita jen unu el ili, jen la alian.

- Ĉu vi ne povas rekoni nin, karulo? - karesis patrino mian frunton.

- Mi klopodas, sed mi ne sukcesas reordigi miajn pensojn. Kie nun mi estas? Kiel mi venis ĉi tien? Kie

estas la kaverno de Kiŝmedo? Kial mia lito elspiras odoron de medikamento? Kial kovras bandaĝo

mian kapon? Kaj jen, tie, en la angulo, sur alia lito ĉu ne Lampaŝulo kuŝas? Ĉu ne kuracisto Titulo

kliniĝas super tiu lito? Kial li svingas la kapon tiel malbonhumore?

Mi pensis pri mil demandoj, sed fakte mi povis eldiri nur tiom:

- Mi malsatas - kaj nenion pli.

Tamen, se mi deklamus ĉiun belan poemon de la mondo, mi ne rikoltus tiel brilan sukceson, kiel per tiuj

du vortoj. Kiel ekradiis la mieno de miaj amataj proksimuloj, kiel ili kuris al la maljuna kuracisto:

- Ĉu vi aŭdis, sinjoro kuracisto? Li diris, ke li estas malsata!

Tri personoj kuris al ses direktoj por alporti glason da lakto. Kaj kiam mi prenis la glason el la mano de

mia patrino, kaj propramane levis ĝin al mia buŝo, ili ekmiris tiel, kvazaŭ mi estus la fortulo de cirko, [156]

kiu permane disŝiras ferĉenon.

Neniel mi komprenis tion. Nu, mi baldaŭ komprenos, mi pensis, kaj subite sidiĝis en la lito. Sed tiam

mia patrino kunfrapis la manojn terurita:

- Ho, li denove volas iri! Kien vi irus, karulo mia?

- Kien, do, mi irus? - mi rondigis la okulojn. - Mi iros al la lernejo, kara patrino.

Mia respondo denove vekis grandan ĝojon, ke mi volas iri nur al la lernejo. Mia feino kun ekridoj sed

larmante rakontis, ke ĝis nun mi ĉiufoje volis iri al la anĝeloj. Kuracisto Titulo eĉ avertis min svingante