Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Jam ruĝiĝis la matenkrepusko, kiam mia marŝado al la mueldomo kondukis min preter la vendoplaco.

Tie jam lernoservistoj [69] agadis, pakadis diligente kun ruĝaj vangoj kaj ridetemaj okuloj, ili estis freŝaj

kaj bonhumoraj, verdire ankaŭ ĉifonvestitaj iomete. Kaj tiam mi pensis pri tio, ke ankaŭ mi povus esti

bonega lernoservisto, sekve la feljako pli frue povus kadukiĝi.

PETRO RUZA

Kiel ekĝojis mia kompatinda patrino pro mia reveno, tiel malboniĝis ŝia humoro, kiam ŝi eksciis, ke mi

volas fariĝi lernoservisto.

- Tio ne konformas al vi, filo mia - ŝi diris kun mieno zorgoplena. - Vi ne povas kriadi tiel laŭte, kiel la

lernoservistoj. Viaj malfortaj pulmoj ne sufiĉas por tio.

Ŝi, la kompatindulino, kiu sian tutan vivon pasigis en la mueldomo, kiel ermito, entute nur tion sciis pri la

lernoservistoj, ke ili senĉese terure kriadas sur la stratoj. Ŝi eble pensis, ke tiel kriadi estas ilia devo, kaj

ju pli multe ili kriadas, des pli rapide ili fariĝos majstroj. Verdire ankaŭ mi mem ne estis bone informita,

ĉu la lernoservistoj havas alian taskon krom ĵetpeladi la hundojn sur la stratoj.

Fine mia patrino cedis ankaŭ al tiu mia intenco, kiel ŝi cedus - ho, eĉ kun arda ĝojo - se mi dezirus, ke ŝi

brake portadu min dum la tuta vivo. Ŝi rezervis nur tiun kondiĉon, ke mi eklernu sub la ĉapelisto Keŝe.

- Mi pensas - ŝi ekmeditis -, ke li estas neparolema homo, do ĉe li vi ne devos tiel multe kriadi, cetere vi

povos fariĝi ne nur ĉapelisto, sed ankaŭ instruisto.

Mia patrino surmetis solenan tukon, ĉar neniu sciis pli bone la etiketon ol ĝuste ŝi, kaj ŝi mem gvidis min

al la majstro, kiu tre bonkore akceptis nin. Li pensis, ke mi deziras lerni la alfabeton, do li afable

frapadis mian kapon.

- Mi ŝatas la grandkapajn infanojn, ĉar en granda kapo estas granda saĝo; en la malgranda estas malpli.

Por demamigita [70] porkido mi edukos scienculon el la knabeto tian, ke post unu jaro li plenskribos per

literoj la knedotabulon.

Mia patrino ne malfruis fanfaroni, ke mi jam povas plenskribi eĉ pordegon, ne nur knedotabulon, kaj mi

volas lerni ne la alfabeton, sed la profesion de ĉapelisto.

La majstro tuj faris grimacon acidan. Li trarigardis min de la plando ĝis la verto, poste mansvingis

malŝate :

- Por fariĝi ĉapelisto li ne estas taŭga. Li havas tro grandan kapon. Mi ne ŝatas la grandkapajn infanojn,

ĉar en granda kapo disflugas la saĝo. Malgranda kapo pli bone kuntenas ĝin.

- Jen, ĉi tie vi ne havis bonan ŝancon, kompatindulo - diris mia patrino elveninte kun tono bedaŭrema.

Sed ŝiaj okuloj ne povis kaŝi la ĝojon pro tio, ke mi tamen restos kun ŝi hejme kiel ŝia fileto.

Des pli mi persistis en mia decido. Mi ne lasos pendi la feljakon sur vesthoko, sed ĝi nepre ĉifoniĝos

dum mia diligenta agado.

Ni preteriris laborejon de forĝisto, la pordo estis malfermita, la submajstroj kun ledaj antaŭtukoj ĝuste

forĝis ardan feron sur la forĝbloko, [71] kaj ankaŭ du lernoservistoj fervoris kun fulgomakulaj vangoj en