You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
[77] (REIRI) PLUVOFLUEJO: mallarĝa, malprofunda sed longa kavo en la grundo, ĉu artefarita ĉu

natura, kiu forkondukas pluvakvon precipe flanke laŭ la vojoj

[78] (REIRI) TENERE: malforte, mole por esprimi amon, zorgemon, familiecan inklinon

[79] (REIRI) LILIPUTA: ĉarme malgranda (alude pri la romano Vojaĝoj de Guliver, verko de Jonathan

Swift)

[80] (REIRI) FINGROĈAPO: malgranda, metala ingo, kiun oni metas sur la fingropinton dum kudrado,

por ŝirmi la fingron kaj pli facile trapiki la teksaĵon per la kudrilo

[81] (REIRI) PUP-KUDRISTINO: iama profesio, kiu celis kudri lud-pupojn por infanoj, kaj/aŭ vestetojn

por tiaj pupoj

[82] (REIRI) ZUMRIDI: ridi mallaŭte tra la nazo kun fermita buŝo

[83] (REIRI) DEGNI: fari ion superece, ne afable, ŝajne nur pro ĝentileco (ĉi tie kun ironia nuanco)

[84] (REIRI) FRAGMITO: kanospeco, per kiu oni kovris tegmentojn ĉe malriĉuloj

[85] (REIRI) TALPO: Malgranda besto, kiu fosas koridorojn sub la tero, kaj vivas tie. En ĝardenoj oni ne

ŝatas ĝin, ĉar ĝi detruas la florbedojn, kiam la teron ĝi puŝas supren el siaj koridoroj.

[86] (REIRI) "Kiviuvu vi-vi evestavas?" (Akcentu ekskluzive la substrekitajn silabojn.) "Birdlingvo" estas

lingva ludo, kiu konsistas en tio, ke al ĉiu vokalo oni aldonas la konsonanton »v«, poste ankoraŭfoje la

vokalon mem, sed nur la originale akcentaj silaboj restas akcentataj. Post iom da ekzercado oni povas

tiel paroli kaj ankaŭ kompreni tian parolon, kiu ridinde imitas la pepadon de birdoj.

[87] (REIRI) "ĝian veluran kolumon" (ŝerce) la felon ĉe la nuko de la talpo

[88] (REIRI) la tabulo "ŝajne paŝis antaŭen": tiutempe la tabulo en la lernejo ne estis fiksita al la muro, sed

ĝi staris sur tri piedoj

[89] (REIRI) MAROKENO: delikata, valora, kolorigita ledo el felo de ŝafo aŭ kapro

[90] (REIRI) FLIKPECO: malgranda peco da teksaĵo, felo ktp. kiun oni kudras sur ŝiritan truon por

ripari veston (ĉi tie: botojn)

[91] (REIRI) FORNOBENKO: ĉe kamparanoj/malriĉuloj estis populara speco de masonita forno, kiu

havis ĉirkaŭ si benkon, masonitan el ĝia propra materialo, taŭgan por varmiĝi sidante sur ĝi

[92] (REIRI) ODORFUMO: bonodora fumo, kiun pastroj (precipe katolikaj) faras per incenso kaj arda

karbo en speciala pendanta ujo svingata per mano

[93] (REIRI) "manstari per ununura mano": esti en renversa pozicio tiel, ke ununura mano subtenas la tutan

korpon, dum la piedoj estas supre, kaj tiel trovi ekvilibron

[94] (REIRI) ERINACO: malgranda besto, kies dorson tute kovras elstaraj pikiloj, kaj kiu buliĝas

montrante pikilojn al ĉiu direkto por defendi sin

[95] (REIRI) ŜIMŜONO: Fortulo en la Biblio, kiu perdis sian forton, kiam lia amantino, Delila, tondis liajn