Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
alvenu la enirejon.

Ĵaŭdo estis la sekva libertago, do ĉe tagmeza sonoro [125] mi jam atendadis antaŭ la enirejo de la minejo.

Mia feino plenigis mian saketon per freŝbakitaj kukoj, mi pensis, ke mi regalos per ili ankaŭ

Lampaŝulon.

Sed avo Petro alvenis sola, kaj li ekmiris, kiam mi interesiĝis pri mia amiko.

- Vi deziras vidi la minejon, ĉu ne, knabo?

- Nepre la minejon.

- Do vi ne povas vidi vian samklasanon, ĉar li loĝas ne ĉi tie, sed ĉe la eksminejo, kiu troviĝas en alia

direkto. Cetere la vojo al ĝi eĉ ne estus dezirinda por vi.

Venis en mian kapon, ke iam mi aŭdis pri grifoj, [126] kiuj gardas la loĝejon de Kiŝmedo. Mi pensis, ke

pli bone estas resti kun avo Petro. Mi eĉ ekiris, kiel blinda ĉevalo, [127] sed la maljuna ministo kaptis

mian ŝultron.

- Haltu, knabo, ne rapidu tiel. Estus domaĝe malpurigi tiun belan feljakon. Rigardu, mi akiris vestaĵon,

taŭgan por tiu ekskurso.

Malantaŭ la pordo la maljunulo prenis belaspektan minokostumon. Eĉ pintan minoĉapon li surmetis al

mi. Mi estis tre kontenta, kiam mi rigardis min en la spegulo de la rivereto, kiu fluetis tra la korto de la

minejo. Mi aspektis, kiel la oka nano en la fabelo pri neĝulino.

Sed en la okuloj de avo Petro aperis larmogutoj, kiam mi afektadis maskobalon antaŭ li.

- Kvazaŭ mi vidus mian filon - li murmuris malgaje.

- Ĉu vi havas filon, avo Petro?

- Mi havis, knabo, mi havis. Tio okazis antaŭlonge. La minejo lin rabis de mi.

Miaj haroj hirtiĝis, eĉ miaj dentoj klakadis, kiam ni descendis per la mineja lifto. Kvazaŭ granda sitelo

falus kun ni en senfundan puton. Avo Petro forviŝis mian fridan ŝviton ĉe la frunto, kaj diris, ke mi

trankviliĝu, ĉar mi baldaŭ ŝvitos pro la varmo.

Kaj fakte, kiam ni atingis la fundon, mi tuj ekdeziris depreni la ĉapon. Malfacile mi povis spiri, kaj mi

vidis tiom, kiom oni vidas nokte en fermita kelo. Sed poste avo Petro svingis la bruligitan lampon. [128]

- Ĉirkaŭrigardu en nia minejo!

Mi eksentis premon ĉe la koro, kaj mi ne povis diri ion, kiam mi ekvidis la medion. Kvazaŭ ni estus

starantaj en nigra preĝejo, kiun skulptis la manoj de Dio. Ĉiudirekte estis videblaj koridoroj kun lampoj

ĉe la fino, kiel eterna lumo [129] en preĝejo.

- Ek al tiu direkto - gvidis min avo Petro ĉe mia mano al la plej larĝa koridoro.

Kelkan tempon mi rerigardadis timeme. Mi sentis, kvazaŭ nevidebla persono sekvus nin. Sed nur niaj

paŝoj resonis en la tunelo. Foje ĉesis la bruo, eĉ niaj paŝoj fariĝis neaŭdeblaj. Ĝis maleoloj ni vadis en

karbopulvoro.