Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
per sia flugilo.

Malantaŭ ni, ĉe la fino de la koridoro profunde bruis la muro. Aŭdeble iu hakadis ĉe la alia flanko per

fortaj batoj.

Avo Petro haltis por momento, poste svingis la kapon:

La maljuna Kiŝmedo en la eksminejo denove estas kaptita de mensatako. Li denove ĉasadas trezorojn.

Verŝajne estis li, kiu liberigis la birdon de la minejo.

Kiam ni alvenis la lifton, jam ĉiu ministo svarmadis tie. Kie fajfadas la birdo de la minejo, tie ĉasiras la

morto. Se la gasoplena aero ekbrulas, la eksplodo detruas la minejon.

Feliĉe ni atingis la supran mondon. Ĉe la enirejo de la minejo noktuo ululis [131] sur piroarbo. Mi sentis,

ke neniam pli frue mi aŭdis tiel belan birdokanton, neniam pli frue mi vidis tiel belan arbon.

LA ĈIELOBSERVILO

La sekvan tagon, kiam mi alvenis la lernejon, jam ĉiu estis informita, kiel gravan konfuzon vekis la birdo

de la minejo. Preskaŭ ĉiun klason vizitadis kelkaj infanoj, kies patro estis ministo, do ili peris la

novaĵon. Nur Lampaŝulo silentis, kiel ajn oni demandis lin, ke "ek, sinjoro inĝeniero, prezentu viajn

fakajn konojn". Li diris, ke li ne povas havi informon, ĉar li loĝas ĉe la eksminejo, kaj tie nenia birdo

fajfadas.

Estis fakto, ke li loĝis ĉe la eksminejo, sed avo Petro asertadis, ke ĝuste tie povas nesti la birdo de la

minejo, kaj ĝi venis tra la fendaĵo, kiun hakis la maljuna Kiŝmedo per sia pioĉo. Avo Petro raportis pri

tio al sinjoro instruisto, kiu post tagmanĝo petis, ke mi gvidu lin al la minejo.

- Sed kio estis la intenco de Kiŝmedo, kiam li trarompis la muron? - demandis sinjoro instruisto.

- Li havis nenian intencon, mi petas [132] - murmuris la maljuna ministo -, li nur boradis, fosadis sen

sistemo. Li verŝajne denove ĉasadis trezoron, ĉar li senĉese ĉasadas trezoron, ekde kiam lia menso

nebuliĝis.

- Pro kio nebuliĝis lia menso?

Avo Petro malbonhumore levis la ŝultron.

- Kiel oni povus scii ion pri homo, kiu perlaboras sian panon sub la tero, en eterna nokto; kiu neniam

vidas la bluan ĉielon, neniam aŭdas birdopepadon; kiun la suno neniam varmigas, roso neniam freŝigas.

Ministo nur anime aŭdas, anime vidas. Li aŭdas kaj vidas aferojn, pri kiuj la homoj de la supra mondo

konjektas nenion.

Avo Petro silentis dum kelka tempo, poste li daŭrigis:

- Kiŝmedo estis minejestro, kiam mi eklernis la profesion sub lia gvidado. La malnova minejo jam

preskaŭ elĉerpiĝis, nur malabunde ĝi donis karbon, do la estraro de la firmao decidis ne plu ekspluati

ĝin. Nur Kiŝmedo persistis, ke estas ankoraŭ valoraĵo en ĝi, oni devas nur esploradi fervore. Ni iom plu

penadis por kontentigi lin, sed el tio ni akiris nenian profiton; kiel ajn ni hakadis la rokojn, ili enhavis jam