Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Mi havis jam nur unusolan ŝancon: sekvis la lasta skriba ekzameno. Ĝi okazis unu tagon antaŭ la

kristnaska ferio. Mi esperis, ke Lampaŝulo tamen malsukcesos. Des pli mi povis esperi tion, ĉar li ŝajnis

malsana. Lia vizaĝo estis pala, liaj okuloj malhelaj, liaj manoj bluetaj, kvazaŭ li senĉese sentus froston.

Ne mirinde, ja lia vestaĵo ne varmigis lin; male, la truoj sur ĝi estis enirejoj por la malvarmo.

Li tamen ne eraris en la matematikaj taskoj. Mi baldaŭ eksciis tion, ĉar post la studhoro kutime estis mi,

kiu portis la kajerojn en la ĉambron de sinjoro instruisto; do dumvoje mi povis priobservi lian laboraĵon.

Eĉ erareto ne troviĝis en ĝi.

Neniu estis en la ĉambro, kiam mi enpaŝis, se ne kalkuli la ĉielobservilon. Ĝi afable rigardis min per la

vitrookulo, kaj ŝajnis al mi, ke la latuna tubo kliniĝas al mi:

- Jen, mi dezirus aparteni al vi, knabo kun feljako, se vi estas fakte sagaca knabo.

"Nu, mi pruvos, ke mi fakte estas tia" - mi pensis.

Mi prenis la plumon, kaj ŝovis ĝin en la inkujon.

"Mi ja ne cedos pri la ĉielobservilo, amiko Lampaŝulo!"

En la kajero de Petro Karloroberto mi zorge ŝanĝis la ciferojn "unu" al ciferoj "kvar". Belajn seĝojn mi

desegnis, nur ĉe la lasta mi faligis la plumon el mia mano, ĉar mi sentis, kvazaŭ mian feljakon iu forte

ektirus.

Rapidaj paŝoj klakadis en la koridoro, do mi subite fermis la kajeron, antaŭ ol sinjoro instruisto envenis.

- Kion vi faras ĉi tie tiom longe? - alrigardis min liaj okuloj. Sinjoro instruisto havis tre afablajn okulojn,

por mi tamen ŝajnis, ke ili pikas, kiel lancoj.

Ankaŭ la feljaketo ĉirkaŭpremis min, kaj mi vidis turniĝi la mondon. En embaraso mi respondis ĝeme.

- Min rigardas la ĉielobservilo.

Kio? - ekridis sinjoro instruisto. - Ĉu ne vi estas, kiu rigardas la ĉielobservilon, sed ĝi rigardas vin?

Pro la embaraso mi alrigardis la diablan aparaton, kaj mi sentis, ke la tero fendiĝos sub mi, ĉar la

ĉielobservilo fakte rigardis min. Jes, la malvarme brila vitrookulo rigardis min tiel ironie, ke mi apenaŭ

trovis la elirejon.

Posttagmeze mi ne iris al la lernejo. Mi aŭdis zumadon en la oreloj, kaj sentis kapturniĝon, do mia feino

kuŝigis min en liton. Tre volonte mi kuŝiĝis, ĉar tiel mi povis liberiĝi de la feljako. Mia feino - kiel kutime

- metis ĝin apud mi, sur la apogilon de la seĝo, sed kiam mi restis sola, mi salte ellitiĝis, metis ĝin en la

ŝrankon, kaj ŝlosis la pordon, ĉar laŭ mia supozo sur la apogilo ĝi povus etendi la manikojn al mi, kaj

ektiri miajn harojn.

Fruvespere min vekis sonoraj ridoj de mia feino. La afabla bonhumoro estis direktata al sinjoro

instruisto, kiu sidis ĉe la laborangulo, vidalvide kun Malvinjo, kaj diris al ŝi:

- Bonvolu rigardi ĉi tiun kajeron!

Mia koro glaciiĝis pro la ektimo. Subite mi fermis miajn duonmalfermitajn okulojn, por ke mia vekiĝo ne

estu rimarkita. Kiel terure, se mia fiago evidentiĝis.