Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
volus esti barono!

- Mi ne povas la rigardon forturni de tiuj belaj botoj - ridetis kaŝe mia patro, kaj enmanigis la fosilon. -

Ni vidu, kiel ili ŝatas la laboron.

Mia hakfosilo [36] estis ludilo - la forĝisto estis bona amiko de mia patro, li donacis ĝin al mi - do pli frue

la laboro estis ludo. Sed tiutage mi sentis, ke ĝi estas peza, kiel martelo de gigantoj. Neniel ĝi konvenis

en miaj manoj.

Premis min la botoj, mi sentis kapturniĝon, kaj mi eĉ ne scias, kiel tio okazis, sed per la hakfosilo subite

mi dishakis unu el la botoj tiel, ke la koro de la botisto krevus vidante ĝin.

- Ho! - mi ekkriis, sed mi ne estas certa, ĉu pro la ektimo aŭ pro la ĝojo.

Mia patro alrigardis min, kaj eĉ sen kolero diris nur tiom:

- Vidu, tiel finas la kokido, se ĝi volas ludi aglon. Ne sopiru spronajn botojn, nudpiede vi povas kreski

same alta, kiel la filo de la juĝisto.

KIEL MI ELLERNIS LA LITEROJN?

En tiu jaro post sunbrila, longa aŭtuno sekvis severe frosta vintro. Abundaj neĝblovoj ĉirkaŭbaris la

mueldomon per dika tavolo, oni povis nek eniri, nek eliri. La dimanĉoj pasis same, kiel labortagoj,

vivuloj neniam proksimiĝis al ni, kaj mi trovis nenian amuziĝon krom aŭskulti la muĝadon de la ventoj.

La ventoj estis tute kutimaj gastoj en nia subtegmento, kaj mi rekonis jam laŭ ilia babilado, kiu estas

norda vento, kiu estas suda, kiu venas de Danubo, kiu venas de Tibisko. [37] Dum sendormaj noktoj

longe mi aŭskultis, kiam la ventofratoj ekkverelis en la subtegmento de la mueldomo, kaj brue, siblante

ili peladis unu la alian tra la aertruoj. [38]

Foje mi decidis, ke mi kaŝiĝos apud la kamentubo, kaj mi priobservos la ventofratojn. Precipe kun la

orienta vento mi deziris amikiĝi, ĉar pri li Georgo, la kampogardisto rakontis, ke li estas la plej amata

filo de la matenkrepusko, cetere havas ruĝan mantelon kaj oran kronon. Homo ja ne povas vidi lin laŭ

lia vera formo, nur senti lian elspiron, tamen, se oni sukcesas bari lian vojon per stipherbero [39] tiel, ke

ĝi ne forbloviĝu, li stumblas, kaj tiam li montras sian homan aspekton. Foje, ĉirkaŭ sunsubiro mi eltiris

stipherberon el la bukedo sub la pentraĵo pri Sankta Maria, poste mi ŝteliris en la kuirejon, malfermis la

pordon al la ŝtupetaro, kaj ekgrimpis supren. Sed pro la malfermita pordo la vento atakis kontraŭ mi,

kaj tiom krude ĝi puŝfaligis min, ke tion mi tute ne atendis de bonedukita reĝido.

Dum falo mi kaptis ian kadukan skatolon de sur la ŝtupetaro, kiu estis plena de rustokovritaj najloj. Ĝin

mi akceptis, kvazaŭ amiko Vento ĵetus ĝin al mi, kiel donacon.

Ja oni povas bone ludi eĉ per sola najlo, des pli, se oni havas manplenon da ili. Tutan semajnon mi

amuzis min per tio, ke la ruston mi forigis de ĉiuj pecoj. Kiam tio estis preta, mi prenis el sub la lito

seĝeton, destinitan por diserigi maizon, kaj mi enmartelis la najlojn, poste eltiris ilin per najlotirilo. Fininte

mi rekomencis fari la tutan operacion, dum mi eknomis ĉiun apartan pecon. Iu granda, dika najlo estis la

hundokapa malamiko, precipe ĝin mi batis forte.

Tio estis bonega ludo, sed la seĝeto fine jam havis tiom da truoj, kiom kribrilo. Poste mi provis marteli

la najlojn al la argila forno, sed tio ne tre plaĉis al mi, ĉar la najloj tro facile eniris la argilon, kaj same