Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Baldaŭ venis la maljunulo el la kamparo gvidante malgrasan porkidon per ŝnuro.

- Oĉjo Barono, Oĉjo Barono! - mi ekkriis al li afable.

Oĉjo barono videble ektimis, li ĉirkaŭrigardis kvazaŭ serĉante mustruon por kaŝiĝi, sed kiam li rekonis

min, kuraĝiĝis, kaj demetinte sian senrandan ĉapelon, paŝadis al mi.

- Ho, mi kisu vin, Gregorio, kiel vi timigis min, mi pensis, ke ĝendarmo Johano voĉas al mi, li havas

ĝuste tian kokerikan tonon, kiel la via. Sed en la afero de porkido mi estas senmakula, kiel freŝnaskita

ŝafido. Sciu, ke mi ne bone vidas per miaj maljunaj okuloj, do miaj kruroj implikiĝis en ŝnuron, mi levis

kaj tiris ĝin malantaŭ mi, foje mi rimarkis, ke tiu porkido estas ligita al ĝi. Nu, jam estas egale, mi ne

rajtas peli la kompatindan beston al la vasta mondo, ĉu ne, juna reĝido?

- Oĉjo Barono! - mi interrompis lian babiladon -, mi decidis doni al vi almozon!

- Ĉu almozon? Ĉu vi fakte donos al mi almozon? - li etendis sian manon - Do kian almozon vi donos al

la honesta oĉjo Barono, kara Gregorio?

- Jen, tian - mi donis al li la hufferon, kaj rondigis la okulojn, por ke mi pli bone vidu la brilan lumon de

la feinoj.

Sed nur la senranda ĉapelo frapiĝis al mia dorso, kaj la rigardo de oĉjo Barono ekfulmis kolere.

- Korvo elpiku viajn okulojn, ĉu vi pensas, ke iu ajn mizera bubo povas moki ciganon Barono?

Sed tion mi jam aŭdis nur malklare, ĉar mi haste klopodis reveni en la korton anstataŭ atendi la

svarmadon de feinoj.

"Eble mi havos pli bonan ŝancon ĉe birdido" - mi pensis, kaj persiste serĉadis birdidon sur la kampoj,

por doni al ĝi trinki. Idon mi ja vidis, sed nur musidon, kaj ĝi tute ne inklinis halti por mia kontentigo.

Kiam mi revenis hejmen iom laca, neatendite alkriis min la maljuna meleagro de mia patrino:

- Grululu, grululu, grululu!

"Jen - venis en mian kapon -, ja oni povas trinkigi el buŝo ne nur birdidon, sed ankaŭ meleagron."

Tuj mi kuris al la puto, plenigis mian buŝon per akvo, kaptis la meleagron, kaj tiradis al mi ĝian ruĝan,

senpluman kapon, sed la meleagro retenis ĝin kaj kriadis freneze:

- Grululu, grululu, grululu!

Tio verŝajne signifas meleagre, ke "Lasu min, malsaĝa knabo, mi ne estas soifa, se vi volas fari ion

bonan, kaptu por mi majskarabojn kiel frandaĵojn" - sed vane protestis la kompatinda meleagro, mi

persiste proksimigis al ĝi mian buŝon.

La afero ja finiĝis tiel, ke la maljuna meleagro tute ekkoleris, per sia dika beko forte frapis al mia frunto,

kiam mi ekveis, ĝi puŝis min kaj kuratakis tiel, ke eĉ nun doloras miaj membroj, se mi rememoras.

Feliĉe mia patro rimarkis la batalon tra la fenestro, kaj rapidis defendi min.

- Nu - li diris ridante -, mi vidas, ke vi devas fariĝi husaro, kiam la armeo mobilizos vin.