Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
[113] (REIRI) ĈARNIROJ: metalaj pecoj, sur kiuj turniĝas la pordo dum malfermado kaj fermado

[114] (REIRI) AKSELO: la korpoparto sub la ŝultra artiko de la brako

[115] (REIRI) En tiu nomo ja troviĝas tri personaj nomoj: Petro, Karlo, kaj Roberto

[116] (REIRI) FORNOANGULO: loko inter la forno kaj apuda muro, kie oni povas sidi sur la

fornobenko; FORNOBENKO: ĉe kamparanoj/malriĉuloj estis populara speco de masonita forno, kiu

havis ĉirkaŭ si benkon, masonitan el ĝia propra materialo, taŭgan por varmiĝi sidante sur ĝi

[117] (REIRI) KUPOLFORNO: masonita forno populara inter kamparanoj, kiu havis rondan bazon,

kupolforman korpon kaj fornobenkon ĉirkaŭ si, masonitan kune kun la forno mem

[118] (REIRI) PRUNELO: sovaĝa arbusto aŭ ĝia frukto, malgranda, bele blua, acideta bero (Prunus

pinosa)

[119] (REIRI) LAKTOSUPO: dolĉa frandaĵo kuirita el lakto, ovoj, sukero kaj vanilio, ofte kun

diverspecaj nokoj

[120] (REIRI) DISTRI: tute kaj agrable okupi ies atenton

[121] (REIRI) "torto doboŝ": hungardevena dolĉaĵo, kiun kreis Jozefo Doboŝ, fama hungara sukeraĵisto,

kaj kiu torto estis la unua enhavanta dolĉan buterkremaĵon. Malriĉuloj kompreneble ne konis ĝin, ĝi

estis luksa frandaĵo.

[122] (REIRI) "manstari per ununura mano": esti en renversa pozicio tiel, ke ununura mano subtenas la

tutan korpon, dum la piedoj estas supre, kaj tiel trovi ekvilibron

[123] (REIRI) Temas pri lampo Davy, meĉlampo de ministoj, sekura, ĉar ĝi ne eksplodigis la mingason, ja

ĝia flamo estis ŝirmita per drata reto.

[124] (REIRI) PIOĈO: speciala hakfosilo, kiu ordinare havas duoblan kapon, unuflanke kun plata,

aliflanke kun pinta klingoj por hakfosi speciale kompaktan, malmolan grundon, karbon en minejo ktp.

[125] (REIRI) "tagmeza sonorigo" En junio de 1456 estis evidente, ke la turka imperio baldaŭ atakos

Eŭropon, kaj Eŭropo ne havos taŭgan armeon por defendi sin. Pro la timego papo Callixtus la 3-a la

29-an de junio en papa bulo (Bulla orationum) ordonis, ke oni sonorigu per la sonorilegoj ne nur matene

kaj vespere, sed ankaŭ tagmeze por instigi daŭran preĝardon. Hungara militestro, Johano Hunyadi,

kvankam en malavantaĝa situacio, tamen povis sukcese defendi la fortikaĵon de Belgrado, poste la

papo ordonis, ke la tagmeza sonorigo restu kutimo kiel simbolo de tiu brila venko.

[126] (REIRI) GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo

[127] (REIRI) "kiel blinda ĉevalo": senpripense

[128] (REIRI) Temas pri lampo Davy, meĉlampo de ministoj, sekura, ĉar ĝi ne eksplodigis la mingason, ja

ĝia flamo estis ŝirmita per drata reto.

[129] (REIRI) "eterna lumo": en katolikaj preĝejoj antaŭ la altaro tage-nokte brulas meĉlampo, kiel

simbolo de la eterna adoro al Dio.