You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
- Jen, ĉu eĉ fervojo trafikas ĉi tie? - mi demandis flustre, vidante, ke el flanka koridoro relparo

kondukis al nia tunelo.

- Jes ja! Ĉevaltrajno - resonis laŭte la voĉo de avo Petro, kaj per brako li subite premis min al la muro -

, ni retiriĝu, por ne karamboli.

Ĉevaleto kun taŭzitaj kolharoj preteriris nin, ĝi tiris brue ruliĝantan vagoneton, plenan de karbo. Nia

lampo lumis rekte al ĝiaj okuloj, ĝi tamen ne rimarkis nin.

La ĉevaloj ĉiuj blindiĝas en la minejo - klarigis avo Petro. Tiu besto jam ekde dek jaroj ne vizitis la

supran mondon.

Por momento ni trarigardis la koridoron, el kiu venis la ĉevaltrajno. Ĉe iu ĝia flanko longa vico de

ministoj hakadis la karbon per pioĉoj. Ili estis nudaj ĝis la talio, kaj la ŝvito, kiu fluetis sur ilia dorso

kvazaŭ estis sango pro la ruĝa lumo de lampoj, pendantaj sur la muro.

- Mi montros al vi ion pli belan - tiris min avo Petro. - Mi gvidos vin al la ĝardeno de la minejo. Ĝi estas

ja loko vidinda!

Fakte ĝi estis tre bela. Ni vidis grandegan ejon, kies muroj estis priplantitaj per floroj fare de la manoj

de Dio. Kiel mirindaj floroj kreskis en tiu subtera ĝardeno! La blankaj, flavaj, bluaj petaloj rebrilis per

ĉiuj koloroj de la ĉielarko sub la lumo de nia lampo.

- Ĉu mi rajtas pluki floron? - mi etendis mian manon entuziasme.

- Vi rajtas - ridis la ministo -, sed la florojn de la minejo oni povas pluki nur per pioĉo.

- Fakte, ja ili konsistas el ŝtono - mi retiris mian manon el inter la malvarmaj kristaloj.

El la ĝardeno de la minejo ni denove alvenis malluman nokton. Grandegaj rokoj troviĝis dise, kvazaŭ ili

estus disĵetitaj de petolaj gigantoj.

- Jen, rigardu! - ŝutis al ili lumon avo Petro per la lampo.

Miajn okulojn frapis roko, skulptita laŭ formo de kruco. Porinfana pioĉeto kuŝis ĉe ĝia piedo.

- Jen, la loko, kie mian filon enterigis la minejo - diris avo Petro malgaje. - Okazis granda eksplodo.

Subite ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidus ne krucon, sed knabeton kun disetenditaj brakoj. Mi ekhavis

inklinon brakumi lin.

Avo Petro kaptis mian kolumon.

- Ĉu vi aŭdas, kiel fajfas la birdo de la minejo? [130]

Estis aŭdebla stranga fajfado en la malproksimo, kelkfoje kvazaŭ abelzumado miksiĝis kun ĝi. Mi

ekinteresiĝis, kaj mi levis la kapon por ekvidi la birdon de la minejo super mi, en la nigra nenio. Eble

mi eĉ povus kapti ĝin! Mi fermus ĝin hejme en la kaĝo de la kanario.

La drata reto de la lampo ekardis, kiel fero dum forĝado, kaj la fajfado fariĝis pli kaj pli terura.

- Ni kuru, filo mia - levis min avo Petro. - La birdo de la minejo liberiĝis ie, kaj ĝi jam tuŝis la lampojn