26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Poste li pene levis sin, eble eĉ ekhontis iomete, ĉar spiteme levis la ĉapelon, svingis sian bastonon, kaj

minacis per ĝi iun:

Urbaĉo, urbaĉo, vi povas atendi vane, ke mi denove vizitu vin!

Nia rigardo iomete sekvis la maljunulon, poste la feino ekparolis:

- Gregorio kara, kion vi pensas, kiom kostas tia umo..., tia bojanta, longhara bulo? Oni nomas tian

monstron ŝafhundo, ĉu ne?

Mia feino eĉ pro la inklino al la kato Amiko rilatis malafable al la hundoj. Ŝi diris, ke tiuj bestoj ne havas

aristokratan karakteron. Ŝi malŝatis precipe longharajn ŝafhundojn.

Des pli amis Portulon mi mem. Multfoje ni peladis kune la musoformajn zizelojn sur la kampoj, kaj mi

restis fidela al mia malnova amiko, kiom ajn Dio levis mian sorton. Mi respondis kun sincera

entuziasmo, ke Portulo kostas precize cent forintojn. [102] Nur tial mi ne diris mil forintojn, ĉar mi ne

sciis, ke tiel granda sumo ekzistas en la mondo.

Sed mia feino eĉ sen tio ekgapis pro tia kosto.

- Ĉu ceeent foriiintoj? - ŝi kunfrapis la manplatojn: - Mi pensas, Gregorio kara, ke ni devus demandi

treege saĝan homon.

Tiu treege saĝa homo estis la botisto Cetkin, kiu respondis, kvankam li mem por ĉiu hundo de la mondo

donus eĉ ne moneron, ĉar lia filo, Gabrielo, tre timis la hundojn, tamen li opiniis, ke tri forintoj sufiĉus

por reaĉeti Portulon.

Mi revenis hejmen kun la fidebla informo, rakontis ĝin al mia feino; ŝi respondis nenion, nur faligis la

kudraĵon sur la genuojn, kaj ŝi observadis la arĝentan fingroĉapon.

- Mi pensas - Gregorio kara - ŝi subite ekparolis - ke la juvelvendisto trompis min pri tiu fingroĉapo. Ĝi

premas mian fingron, ĝi estas peza, certe ĝi ne konsistas el vera arĝento.

- Tio ne povas esti, feino mia - mi svingadis la kapon inteligente. - Ja vi donis por ĝi verajn arĝentajn

monerojn.

Post iom da tempo ŝi denove kontrolis la fingroĉapon:

- Jen vidu, ĝi jam ne brilas tiel bele, kiel hieraŭ. Ĝia rando komencas flaviĝi. Sed mi ne permesas fari el

mi naivulinon. Oho, fingroĉapo, ek, reveni al la juvelvendisto! Mi elpikos al li la okulojn, se li ne redonos

mian monon.

Ŝi tuj surmetis kaptukon, kaj ekiris. Ĉe la pordo ŝi returniĝis:

- Sed vi, Gregorio kara, informu la bonulon, ke li vizitu nin ĉirkaŭ vespero. Eble ĝis tiam retroviĝos

ankaŭ tiu umo... , tiu longhara bulo.

Oni povas imagi, kiel mi rapidis, sed mia feino estis eĉ pli rapida. Kiam kun Georgo mi revenis hejmen,

Portulo jam ricevis rubandon ĉirkaŭ la kolo, sur ĝi medalon, kiu informis la mondon, ke ekde nun

Portulo laŭleĝe rajtas mordi la impostiston.

- Hu-vaŭ-baŭ-vaŭ-haŭ-pum! - Jen tiel salutis la hundo ekvidinte sian mastron. Tio ne estis informriĉa

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!