Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
- Ĉu vi estas anĝeleto? - mi ĝoje rigardis supren al la arbo. Sed tuj mi ekhontis, kiam mi aŭdis forflugi la

anĝeleton, kaj timeme pepadi dum flugado.

Ĝi ja estis ne anĝelo, sed hakbirdo. [148] Kaj ĝi ne demandis, kiu mi estas, sed instigis sin mem, ja kiu

diligente hakadas per sia hakilo, tiu kaptos raŭpon sub la ŝelo.

Facilan sorton havas tiu, kiu estas hakbirdo laŭ la kreo de Dio, ĉar ĝi ne misvojiĝas eĉ en nebulo. Sed

kio okazos al mi, se mi jam eĉ tion ne scias, kiu direkto gvidas antaŭen, kiu kondukas reen. Mi skuis la

antaŭajn stangojn de la ĉielobservilo, nun ĝi direktu min al la ĝusta vojo, se ĝi povas.

Sed jam eĉ la ĉielobservilo silentis. Ĝi ne ektintis, vane mi skuis ĝiajn stangojn. Neĝo kovris ĝin, nebulo

alglaciiĝis tiel, ke la vitrookuloj fariĝis nebulaj. Kio okazos plu?

Mi rigardis al la ĉielo. La ununura direkto, kiun mi rekonis estis supren. Ŝajnis al mi, ke la nebulo

malkreskis. Ĉu Dio la bona bruligis la lunlampon? Mia kuraĝo revenis. Se mi trovus la kalkfornon, de tie

mi eble povus trovi la vojon hejmen.

Esperplene mi faris kelkajn paŝojn, sed subite mi sentis, kvazaŭ la tero mergiĝus sub miaj piedoj. Mi ne

falis, sed malleviĝis starante al ia abismo tiel rapide, ke mi eksentis kapturniĝon. Mia lasta penso estis,

ke nun fakte ŝtelas min la prenfantomo.

EKPAROLAS LA ŜTONOJ

Kiam mi rekonsciiĝis, brilega lumo ĉirkaŭis min. En mia etinfana aĝo, en la mueldomo mi ofte amuzis min

tiel, ke mi fermis la okulojn kaj frotis miajn palpebrojn. Tiam mi vidis diversajn misterajn kolorojn kaj

lumojn per la fermitaj okuloj. Ĉi-foje mi vidis samspecajn brilajn kolorojn per malfermitaj okuloj.

Kvazaŭ mi estus volvita per la rubando de la ĉielarko.

Per manplato mi faris ombrilon super miaj okuloj, tiel mi ĉirkaŭrigardis. Mi tuj divenis, ke mi estas en la

fabela kaverno, kie Aladino trovis la magian lampon. Super mi estis videbla parto de la ĉielo, malgranda

kiel poŝtuko, kvazaŭ el profunda puto mi rigardus supren al la firmamento, kie ŝvebis la luno, ŝajne eta,

arĝenta monero. Ĉirkaŭ mi estis rokoj ĉie, kien mi nur vidis, kaj ili ĉiuj brilis, ardis, lumis. Ĉiu el ili radiis

lumon; la unua ruĝan, kiel frumateno, la alia bluan, kiel somera lazuro, la tria flavan, kiel kandela flamo,

la kvara verdan, kiel printempaj herboj: jen brilis la koro de la rokoj.

"Tio ne povas esti realo - mi pensis -, certe mi vidas sonĝon."

Jes ja! Tamen mi kuŝas ne en mia lito, sed sur la tero - mi trarigardis min -, kaj la tero estas kovrita de

ŝtoneroj, kiuj briletas, kiel lampiroj. [149] Cetere mi surhavas mian feljakon, kaj sur mia kolo rajdas la

ĉielobservilo. Mia dorso doloras tiom tre, ke pli konkretan doloron mi eĉ ne povas imagi. Ĉirkaŭ mi

kreskas kvazaŭ lageto, ĉar la neĝo degelis sur miaj vestoj, aliflanke sur la botoj restis ankoraŭ blankaj

makuloj. Do tamen ne sonĝon mi vidas.

Mi rigardis supren, al la ronda aperturo super mia kapo. Verŝajne tra ĝi mi falis en la eksminejon, ĝuste

al tiu loko, kie troviĝas la trezoroj. Jen, la maljuna Kiŝmedo tamen ne estas tiel malsaĝa, kiel oni

supozas. Li bone scias, kial li ne volas forlasi la eksminejon.

Mi leviĝis, kaj ekiris al tiu roko, kiu havis ruĝan koloron tian, kiel ruĝa inko tralumigata de la suno. Sed

ĉiu paŝo estis peniga por mi, kvazaŭ en miaj piedoj estus plumbo. Mi sentis turniĝi mian kapon, kvazaŭ