Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
la ĉielo. Apenaŭ mi sukcesis eldiri respondon:

- Mi vi-i-das.

Sinjoro instruisto min tenere retiris de la ĉielobservilo:

- Nu, ion rezervu ankaŭ por la sekvaj tagoj. La aparato ja apartenas al vi, iam ajn vi povas amuzi vin

per ĝi. Baldaŭ enlitiĝu, ĉar viaj dentoj klakadas pro la frosto. Ni ankoraŭ okupiĝos pri ĝi kelkan

tempon.

Mi obeis, kaj ĝojis, ke la ĉielobservilo restos en la korto, do mi ne devos dormi en la sama ĉambro kun

ĝi. Tamen en mia sonĝo ĝi envenis, sian tubon turnis al mi, kvazaŭ volus engluti min, kaj el siaj

piedstangoj ĝi formis ciferon kvar, tiel ĝi dancis sur mia korpo la tutan nokton.

LA PRENFANTOMO ŜTELAS MIN

Matene, kiam mi malfermis miajn okulojn, mia unua rigardo trafis la ĉielobservilon. Malvinjo starigis ĝin

apud la lito, ĉe mia kapo, por ke vekiĝinte mi tuj rimarku la teleskopon. La bonulino pensis, ke nenio pli

kara nun ekzistas por mi en la mondo ol tiu aparato.

La vintra suno lumis tra la fenestro, kaj ĝiaj radioj falis al la vitrookulo de la teleskopo. Neniu viva okulo

povus pli akre brili.

- Nu, kio nun okazos, Gregorio? Vi, trompulo; vi, mensogulo! - rigardis la vitrookulo ĝis la fundo de

mia konscienco.

- Okazos tio, ke mi portos vin al Lampaŝulo - mi rigardis kuraĝe la vitrookulon. - Mi konfesos, ke mi

kulpis kontraŭ li, kaj mi petos, ke li pardonu min.

La brilo de la vitrookulo tiam sereniĝis. Kviete ĝi rigardis, kvazaŭ ĝi instigus min: "Urĝe, urĝe, knabeto,

tio estos laŭdinda ago." Miajn okulojn trafis el ĝi ĉiuj koloroj de la ĉielarko. Ankaŭ en mia koro ekbrilis

ĉielarko. La tuta ĉambro pleniĝis de gaja etoso. La feljako preskaŭ per si mem vestis min. Kiam mi tuŝis

ĝin, ĝi envolvis mian korpon kvazaŭ varma brakumo.

- Mi sciis, Gregorio, ke vi estas honesta knabo - karesis mian koron flustrado de nevideblaj lipoj.

La bonintenco ja fakte flamis en mi, sed kiel mi komencu la aferon?

Mian feinon mi ne povis demandi por konsilo, ĉar ĝis mia vekiĝo ŝi jam delonge estis en la urbo pro siaj

taskoj: ŝi portis la pupvestojn al riĉaj familioj. Mi ne povis esperi ŝian revenon pli frue ol vespere.

Cetere ŝi ne povus klarigi al mi, kiel mi trovu la eksminejon.

Mi rigardis eksteren tra la fenestro, jen, dikaj neĝflokoj falis dense. Sur nevideblaj vojoj kiel mi vagadu

en tiel kruela vetero? Tamen mi devis iri kiel eble plej frue. Ĝis la vespero de kristnasko plenumiĝu la

surprizo por kompatinda Lampaŝulo.

"Hura - venis subite en mian kapon - avo Petro ja povas al mi klarigi la vojon!"

Mi ekvadis en la vintra frosto, kaj ne haltis ĝis la korto de la minejo. Avo Petro facile troviĝis, sed li

akceptis min tre malbonhumore. Mordis lian koron, ke vane funkcias la aparatoj, la laboro restas