Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Lampaŝulo ekmanĝis la panon, sed ĝi falis el liaj manoj. Li estis tiel malforta, ke li jam ne povis teni ĝin.

- Nu, atendu, mi disrompados ĝin - diris la maljunulo, kaj lia voĉo estis tiel milda, tiel mola, tiel malgaja,

ke mi ankoraŭ neniam aŭdis similan. Honteme mi faligis la ŝtonon el mia mano.

Lampaŝulo glutis la pecojn sen maĉi ilin, kiel malsata birdido, sed li subite flanken puŝis la sekvan

rompaĵon.

- Kio por vi, avĉjo? La restaĵon manĝu vi mem. Ĉar ankaŭ vi ne manĝis ... ekde kiam? Unu du, tri...

ekde kvar tagoj. Manĝu la restaĵon, avĉjo.

- Ĉu mi? - ridis Kiŝmedo tiel gaje, ke li eĉ min preskaŭ trompis. - Ja min ne forpermesis la koboldo,

dum mi ne manĝis tutan panbulon. Mi satmanĝis kolombeto, kiel sako plenŝtopita.

- Tiel estas en ordo, avĉjo - trankviliĝis la infano -, se vi jam ne estas malsata, mi manĝos plu. Ĝi ne

estas tia pano, kian vi kutimas baki el glana faruno. [155]

- Do manĝu ĝin, kolombeto mia, manĝu - instigis lin la maljunulo ĝojplene. - Vi vidos, ke baldaŭ ni

manĝos nur tiel bongustan panon, se mi trovos la trezorojn. Ĉu vi scias, ke mi jam kaptis spuron pri ili?

- Senĉese vi ripetadas tion, avĉjo - malpacis la infano. - Ĉiun brilan ŝtonon vi konsideras trezoro, kaj

saĝaj homoj priridas vin pro tio. Ĉu vi scias, kion mi farus en via rolo?

- Kion vi farus, kolombeto?

- Mi transloĝiĝus al la nova minejo, al avo Petro, kaj mi vivus, kiel la ceteraj homoj.

La magiulo murmuris en embaraso:

- Mi ne povas, kolombeto. Vidu, la homoj priridas min, aŭ ili forkuras de mi.

- Tio okazas, ĉar vi tiel malafable iradas inter la homoj.

Li silentis iom, poste rekomencis:

- Kiel bone estus foje dormi en varma ĉambro, avĉjo! Se mi fariĝos inĝeniero, mi havos ĉambron tian,

ke ĝi enhavos du fornojn, ĉe unu fornoangulo dormos mi, ĉe la alia vi. Jen, kiel malvarmaj estas miaj

manoj.

- Kompatinda kolombeto mia - diris la maljunulo karesvoĉe, poste li kliniĝis super la maldikaj manetoj,

kaj komencis ilin varmigi per sia elspiro.

Mi neniam pli frue pensis, ke mi ankoraŭ sentos inklinon kisi la manojn de la maljuna Kiŝmedo, sed en

tiu momento mi apenaŭ povis reteni min, ke mi ne faru tion.

- Kiel bona homo vi estas, avĉjo! - diris Lampaŝulo dankeme. - Vi estas la plej bona homo de la

mondo, ĉu vi scias?

Avĉjo ne havis eblon respondi, ĉar la luno subite malaperis ĉe la ĉielrando, kaj la voĉo de Lampaŝulo

dronis en ploro:

- Avĉjo, ĉu eĉ nun vi ne bruligos la meĉlampon?