Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
- Ĉu vi havas inklinon? - ŝi alrigardis min heziteme.

- Jes - mi diris, kaj rigardis la plankon iom embarasita.

Mia patrino tiam denove ekploris, sed mian manon jam tenis mia baptopatro. La kompatindulino longe

luktis en sia animo, ĉu ŝi forpermesu min, fine cedis: "Dio benu kolombeto mia, eĉ tiel vi apartenos al mi

ĉiudimanĉe."

Ĉar estis konsento pri tio, ke ĉiun dimanĉon mi pasigos en la mueldomo. Agrable trafos min la festotaga

nigra pano post la labortagaj mielkukoj.

Mi surmetis mian magian feljakon, kaj ni ekiris al la mondo. Mi ĝojis, fakte ĝojis, ke mi fariĝos mastro,

tamen estis bone, ke mia baptopatro forte tenis mian manon, ĉar kiam ĉe la vojkurbo mi ekvidis mian

patrinon ploreti ĉe la muro de la mueldomo, mi ekdeziris forkuri de la mastruma profesio.

La domo de mia baptopatro ne estis malproksime, ĝis tagmezo ni alvenis. Ĝi estis bela domo kun ruĝa

tegmento, mia baptopatrino atendis nin ĉe la granda verando.

Multe ŝi ekskuzis sin, ke ŝi ne kuiris tagmanĝon, ĉar ne sciis, ĉu ni alvenos.

- Jen, mi ne povas doni ion alian, nur pecon da pano.

- Eĉ la panon mi dankas, mi diris grimace, ĉar ne tiel mi imagis la tagmanĝon de mastrumanto. Sed mia

baptopatro interrompis:

- Senĉesa manĝado estas superflua. La infano estas tiel malgaja, ke li eĉ ne povus gluti buŝplenon.

Cetere ni volis iri al la vinberĝardeno, kaj satiĝo nur detruas diligentecon. Prave, ĉu ne, filo Gregorio?

Li kvazaŭ trapikis min per rigardo, do mi ne kuraĝis respondi ion alian, nur tion, ke prave.

Tiam li demandis, ĉu mi povas grimpi arbon?

- Kiel sciuro - ekbrilis miaj okuloj.

- Brave - li frapadis mian ŝultron, kaj ridetis bonhumore, - Ĉu vi ŝatas la pirojn?

- Kiel oriolo [64] - mi diris ĝoje.

- Stultaĵo! - li denove grumblis, kaj malafable puŝis min. - Mi ankoraŭ ne vidis infanon similan al vi, kiu

senĉese pensadas pri manĝado.

Sed kiam li jungis la azenon antaŭ la duonĉaron, [65] li denove havis bonan humoron, kaj ridante frapadis

mian ŝultron per la vipo.

- Nu, flugu oriolo mia!

Mi volis surgrimpi la ĉaron, sed je tio mi jam ne estis oriolo por li.

- Ho, azenido - ridis la maljuna mastro -, ne tiel okazos la afero! Mi vetis kun la azeno, kiu el vi ambaŭ

povas kuri pli rapide. Jen, mi volas vidi, kiu el vi pli meritas la nutraĵon, ĉu azeno Gregorio, aŭ azeno

Galopulo.