30.05.2013 Views

Formato '.pdf' - UECI

Formato '.pdf' - UECI

Formato '.pdf' - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

DEKRETO 196/92/S-61/B-25

PER KIU lA PONTIFIKA KONSILIO POR LA LAIKOJ REKONIS I.K.U.E.

KIEL PRIVATA ASOCIO DE FIDELULOJ

Konsidere de la peto prezentita 12.12.1991 de la Internacia Katolika

Unuiĝo Esperantista (I.K.U.E.) al la Pontifika Konsilio por Laikoj cele al ĝia

agnosko kiel internacia asocio de fideluloj la pontifika juro.

Kalkulante la longan kaj fruktodonan asocian tradicion de la dirita Unuiĝo,

fondita en 1910, kiu nombras hodiaŭ milojn da membroj en pli ol 30 landoj

de la kvin kontinentoj;

Aprezante la celojn de la Unuiĝo kiu, pere de esperanto, proponas al si

a) plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku

la Evangelion al ĉiuj kreitajoj” (Mar 16,15);

b) montri la unuecon de la Eklezio utiligante la internacian lingvon en la

liturgia kaj en la apostola agado;

c) kontribui al la efektivigo de la interkompreniĝo inter la homoj, la frateco

kaj la paco en la nuna mondo;

d) strebi “por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17,21)” (Statuto, n. 5); samkiel la diversajn

aktivecojn plenumatajn de la Unuiĝo en siaj programoj kaj servoj

(kristana formado, publikajoj kaj komunikado, bonfara kaj ekumena agado);

Sciante pri la traduko en esperanto, laŭdeve aprobita, de la liturgiaj tekstoj, kaj

pri la utiligo de ĉi tiu lingvo en eŭkaristiaj celebroj laŭ la “reguloj por la celebrado

de la Meso en esperanto” diskonigitaj de la Kongregacio pri la Dia Kulto

kaj la Reglamentado de Sakramentoj 23.3.1981 kaj gisdatigitaj 20.3.1990;

LA PONTIFIKA KONSILIO POR LA LAIKOJ

Konsciante pri la mesaĝoj de saluto, bondeziro kaj beno senditaj al la Unuiĝo

de pluraj Papoj kaj la multnombraj atestoj de Kardinalaj kaj Episkopaj

Moŝtoj, kiuj laŭdas kaj kuragigas ĝian agadon; dekretas la agnoskon de la Internacia

Katolika Unuiĝo Esperantista (I.K.U.E.) kiel internacia privata asocio

de fideluloj, laŭ pontifika juro, kun jura personeco, laŭ la kanonoj 298-

311 de la titolo Kvina (Libro Dua, Parto Unua) de la kanonjura Kodo, kaj la

aprobon de ĝia Statuto, kies originala teksto estas deponita en la arkivoj de la

Administrejo. Kun la konfido de la Unuiĝo al la Madono de la Espero, al

Sankta Pio la Deka, al Beata Maksimiliano Kolbe, ĝiaj ĉielaj patronoj, ĉi tiu

dekreto estas donita en Romo la 11-an de februaro 1992, festo de la Beata

Virgulino Maria de Lurdo.

Kard. Eduardo F. Pironio Paul Josef Cordes

Prezidanto Vic-Prezidanto

Compendio italiano-esperanto di termini religiosi 416

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!