14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

sub pala kandela lumo. Sed baldaŭ prudento konsilis, ke ni du alproksimiĝu

nur asimptote (vortoj de niaj geometriaj studoj ekuziĝis por distri de la fiksaj

pensoj!). Tiukaze por signifi “resti for” de la vilaĝo.

Kio ajn estu, la paroĥestro dancis provante iri persone, buse, al Ĝemona

por persone kontakti la konventestrojn. Dume ni atendu kaj preĝu kaj kaŝiĝu,

precipe por ke ne estu damaĝata la travivaĵo de tiuj plurvilaĝetaj lokaj bonemuloj.

De sia vilaĝo, la postan matenon, li surkaleŝiĝis en la direkton de la

busstacidomo de Oncédis, mi kredas, kiun li trovis, kiel jam suspektite, maltaŭgigita

al servo ĉar la stratojn interrompis tie kaj tie la ofta nokta aviadila

bombado de la antaŭa monato tute suno kaj luno, do altira por avioj. Tiam li

revenis decidinte sendi urĝan leteron al la konvento ĝin mane liverigante pere

de kuriero, viro kvindekjara senlace dediĉata je servo de la bezonoj de la paroĥo.

En la letero estis rakontate pri ni, jam laŭ la ŝtata leĝo ordenanoj, do

jam laŭleĝe ĝuantoj, se ĉio korespondas al la vero, de soldatserva liberiĝo, tamen

forfuĝigintaj pro minacata neklarigebla rekrutado. Ĉu ilin atendas la fratio?

Ĉu ili povas vojaĝi sen kromaj riskoj ĝis la konvento? Ĉe kiu naskiĝis tia

konfuzaĵo? Ĉiel ajn, kiasence vi bezonas nian helpon? Kaj kio intertempe farenda

sendanĝere, ankaŭ al ni kaj precipe al la popolo?

Inter linioj oni povis trapercepti ion riproĉan pri tiu nekomprenebla akumulo

de malprudentaj decidoj fare de multaj.

Atendantajn solvon, kaj ĉiam pli konvinkiĝintajn, ke ni du agis malprudente

elektante forgliton al parencaro tiom kontrolita de germanaj kaj faŝistaj kaj

kozakaj armeanoj pro nesporada partizana militagado, nin, almenaŭ min, agaciĝe

invadis kulposento pro la loĝa kaj nutraĵa pezo ŝarĝita sur la ŝultrojn de familioj

jam tiom elprovitaj de malfeliĉo, kaj pro honto de stulta konduto. Sed

oni kutimiĝas al ĉio, tial eĉ tiu ĝeno droniĝis en enuo dum ekkolero kontraŭ

mia netaŭgeco antaŭvidi eventojn jam okazantajn absorbiĝis en pli urĝaj bezonaĵoj.

Oni nin konsilis, sed duonembarasitaj insistoj de la paroĥestro igis la konsilojn

ordonoj, resti kaŝitaj iom ekstere de la vilaĝo por ne suspektigi kozakojn

je io kolaboreca kun partizanoj, okaze de kontrolo ĉiam minace svebanta.

Ni pasigis tagojn trakampare, kaj, rekonsciiĝinte pri la religiulecaj devotaĵoj,

ni alternvoĉe brevieris subarbare. Laŭtvoĉe, sed ne tro, ni kantetis aŭ babilis

pri la taŭgeco de psalmaroj disradii, el nia animo, religian spiritualecon

se rilatigitaj al nia situacio aŭ al la ĉirkaŭa kamparo. Sukcesis ankaŭ al ni la

ludo kutima ĉe fratuloj, tiu ĉi: ke la naturbeloj ekscitu la admiron kaj inklinon

al la belo kaj grandiozo de Dio. Tio allogas tre franciskane, nome la naturaj

102

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!