14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

rampis tiutempe en mian animon, kiu antaŭe kredis vivi en mondo de amikoj

simpatiantaj al li, sed abrupte malkovris la mondon al li malamika. La novan

spiritan situacion portretu jena epizodo, nur aspekte noveleca ĉar ĝi vere profunde

kaj eble por ĉiam gravuris miajn psikon kaj pensmanieron.

Oni konvinkis min, ke gardanĝelo apudas min seninterrompe, min defendante

kaj ame prizorgante. Mi estis sepjaraĝa kaj krome vivadis sub la influo

de la tia instruo: nokta mallumo ne timigis min pli ol taga lumo, mi brave paŝadis

kaj kun amikoj kurludadis apude de tombejo eĉ se mi certis, ke la mortintoj

de tempo al tempo eliras el la ĉerko kiam ili vidas preterpasanton, por

almozi pri propeta preĝo, kiun mi senlace pretis anticipe koncedi. Oni parolis

pri sorĉistinoj, sed mi ankaŭ kontraŭ ties sombraĵoj estis protektita. Sed iutage

tiu konvinko pri protektanta anĝelo preskaŭ abrupte ĉesis igi min nevundebla

kaj neterurebla.

Ekneĝetis je la oka de tiu decembra mateno, dum mia patro kun najbaraj

vilaĝanoj elporkejigis nigran centsepdekkilograman porketon nazligitan por

ĝin mortigi kaj igi salamoj. Ĝiaj gruntaĉoj diskonigas la novaĵon kaj kurigas la

najbarojn, dum multobligas la irorevenojn de virinoj portantaj potojn plenajn je

varmega akvo kun aromaĵoj, dum infanoj trakorte diskuras en freneza ekscitiĝo.

La ĵus martirigita porketo peze kuŝas sur granda subĉiela tablo dum festaj

voĉoj nuligas en la memoro ĝiajn kriegojn, senesperajn kaj korŝirajn. Virinoj

kuiras sangbuletojn ilin donacantaj al ĉiuj infanoj: je ili mi multe voras rajtigita

de mia sento de proprietulo de la nun silentigita porko. Meze de festobruo,

laŭtvoĉo de viro, de la viro kiun mi ĉiam pritaksis serioza kaj influhava ĉar saĝa,

la plej saĝa el la najbaroj, pli saĝa ol mia nesuperebla patro, grimacas:

“Jen mi ĵus vidis la porkan animon foriranta. Certe ĝi nun loĝos ĉi najbare serĉante

venĝon, abruptan kaj sangan venĝon! Ĝi lasos la lokon nur post la venĝo!

Infanetoj, defendu vin nun kaj post la faŭka vorado!... Hum!”; kaj ekmanĝis

montrante per ŝirmaj gestoj ke mem jam estas atakata de nevidebla sturmanto,

kiun mi tamen kredis travideti !

Tiuj vortoj gravuriĝis en mia animo. Mi tuj apudiĝis al la plej proksima

ulo, kvazaŭ por min protekti kontraŭ tiu venĝoaspira animo. Kiam oni denove

entabligis porketajn sangokaĉajn buletojn kun rostitaj viandpecetoj, kiujn mi

antaŭe tre senpacience atendis pro ilia fabelgranda franditeco kaj jam ekgustumis

ĉerpante el la manoj de la kuiristino, mi ŝajnigis ilin akcepti sed kaŝe metis

ilin sur la tablon inter la pladoj kaj panoj aŭ ilin enpoŝigis por poste forĵeti:

estis certe nekonscia provo montri al tiu porka animo miajn senkulpecon

kaj pardonpeton. Miaj timoj tamen fariĝis intensaj kaj pli kaŝitaj en mia men-

27

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!