14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

nis ekleziemuloj. Kaj se ankoraŭ oni bezonus elspertan juĝiston, mi el la lukto-kampo

povas atesti, ke preskaŭ nur tiu lasta celo movis krede kaj politike

katolikojn.

Kun klerikoj kaj junaj laikuloj mi pasigadis noktojn muralgluante afiŝojn.

La rezultojn oni vidis, semajnojn pliposte (la 18an de aprilo 1948), en la urnaj

respondoj: tute favoraj al la partio de katolikoj; sed ankaŭ en mi atentaj okuloj

povintus enrigardi flankajn efikojn: iun specon de malfortiĝo de miaj internaj

tensioj, de miaj ekzistencialaj problemoj. Paralele, fakte, burĝonis, ke la

lukto ĉirkaŭe de mi kovris aŭ modifis la luktojn ene de mi mem. Tiel ke okazoj

de intensiĝoj en politikaj kaj humanitaraj kontaktoj subtile fariĝis spontanaj,

sed konscie nekontraŭataj, devojiĝoj de miaj internaj konfliktoj.

Intertempe religiuloj ekspertaj pri juna animo min senvuale admonis, ke mi ne

lasu kredi, eĉ senintence, ke la eklezio pretiĝas engaĝiĝi en praktikaj ekonomiaj

planoj aŭ en la rekta estreco de politiko, kaj samtempe ke mi plivivigu,

ene de mi, la religiajn antaŭenpelilojn por ne finiĝi en ĉarlatanan reklamon.

Neniu, eble, suspektis, ke tia mia febra kirliĝo estis ankaŭ ŝirmo kontraŭ miaj

dukapaj reciproke ekskludaj vokiĝoj.

Tiuj ĉi tamen latentadis en mi plektitaj kun la suspekto, ke la edukantaj juĝoj

pri mia taŭgeco al la religiula vivo ankoraŭ restas en la duboj. Mi, certe,

jam fariĝis problemo ĉe kelka el la plej proksimaj observantoj. Miaj pensoj,

post la ebriiĝo pro la balota venko, ekvagadis sencelaj kaj dum la enĥorejaj

brevieraj preĝoj kelkafoje mi preĝvoĉadis eksterunisone, voĉante en paŭzoj

kaj paŭzante dum deklamado aŭ neatendite trotrenante voĉon dumkante: tio,

krom revoki min al la estanteco, montradis al ĉiuj, ke mi estas mense aliloke

“ensorbata kaj aliportata de figuroj skulptitaj en la ĥorejaj frontaj lignoj

emanantaj la historion de la jarcentoj”, ŝerce rekantis kunuloj, sen tamen aliĝi,

rilate tiujn eksterĥoraĵojn kaj unisono-rompaĵojn, al la superulaj juĝoj,

malpli foraj el la situacio. Preskaŭ senpripense, preskaŭ liberiĝe mi nuligis jen

la riskojn de voĉrompiĝoj jen la timon de sekvaj superulaj malfavoraj juĝoj,

movante senvoĉajn lipojn, do reakirante mian malnovan arton de la kolegiaj

tempoj. Kaj mi trovis ankaŭ momentojn de nemalironia miro pri simpatia

manko, en miaj kunuloj, de miro antaŭ tiuj miaj voĉaj misakordoj.

Konkretiĝis ankaŭ aliaĵoj, kiujn mi volus mencii. Mia amiko, kun kiu mi

malprudente treniĝintis al fuĝo tra Karnio, glite kaj glate koheriĝis kun sia

idealo por sin ligi definitive per solenaj votoj al la ordeno kaj procedis regulare

laŭ la studotereno. La profunda amikeco, kvankam longe senvorta, suferigis

lin okaze de mia ŝajnmaljuste altrudita prokrasto de votpromeso. Kelkajn mo-

174

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!