14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

ekflorigis en mi dolĉan eĥon de apenaŭ aluditaj farendaĵoj kaj farindaĵoj por

prepari aferojn pri kiuj ŝi ellasis, senĝene:

“Ni prizorgu kune. Ĉio enkadriĝu inter niaj aferoj!”.

Ene de du monatoj ŝi sukcesis kombini sian instruistinan transposteniĝon

al lernejo de mia urbo kaj geedziĝon ĉe samurba Komunumo. La ceremonio

civila ne naskiĝis el repuŝo de religia geedziĝo, sed nur el la malfruo havigi al mi

la sopiratan dispenson el voto de ĉasteco (la juĝsentenca demisio ne koncernas

la rajton edziĝi), kiu venis post tri monatoj: kaj tiam ni kompletigis geedziĝon

ankaŭ per religia ligo. La konkretiĝo de tiuj eventoj formiĝis jene.

Planinte tion kaj antaŭ ĝia realiĝo, ni decidis, ke fine venis la tempo oficiale

prezentiĝi al miaj gepatroj, kiuj laŭ rakontado de miaj gefratoj, ankoraŭ ne

superis la ŝokan staton pro mia forkonventiĝo. Miaj gefratoj lasis rondiri flustron,

ke eble mi, frue aŭ malfrue, edziĝos. Kiam ni kune aperis antaŭ ili, mia patrino

salutis kaj tenis longe la manon de Albina kaj tuj ili intense ekbabilis kva -

zaŭ delongatempaj amikinoj dum al mi estis rezervataj hastecaj kaj monosilabaj

esprimoj: aspektis, ke ili du estis kunaranĝantaj gravan aferon min koncernantan,

el kiu mi tamen meritus esti disigita kaj raspe traktita: ĉe Albina, mi pliposte

opinios, ŝi serĉadis komplicon pretan rimarkigi miajn mankojn kaj malperfektaĵojn.

Mi kaŝe komplicas kaj oblikve duonridetas al Albina, ke ŝi aprobu

kaj favoru la konversaciaĵojn akceptante, ke mi estas homo konfuziganta kaj

disrompanta kaj plenrajte juĝata malfidebla. Fine ŝi, forpermesante, salutas min

kaj kisas Albinan, ripetas salutojn kun la okuloj alrigardantaj Albinan kaj min

ignorantaj, dum mia patro forviŝetas larmetojn.

Krom la elreviĝo kaj neamike konsentserĉa rankoro rilate min, mi ekrimarkis

en mia patrino, malantaŭ daŭre streĉita vizaĝo, fendojn de tempopaso kaj

kutimiĝon al doloro tro pezigante eĉ la premojn de la komunaj ĉiutagaj vivdevoj.

En tiu ĉi momento montriĝis, ke ŝi jam kutimiĝis aldoni tiun de mia laikiĝo

al la elcentraĵoj kiuj deĉiam morale kaj psike pezas sur ŝin. Kulposento, subtile

ĝenanta, min disfendis igante min sendefenda kaj senprava. Ĉiuj miaj diskutaj

defendoj pretigitaj, kvankam ne antaŭvide al io ajn preciza, por min pravigi,

spontane vanigis sian valoron. Ŝiaj vortoj, se laŭvere raportitaj, laŭ kiuj ŝi

sin unufojon bedaŭris pro sia eraro ne esti, je mia naskiĝhoro, min forlasinta,

aperis senkulpaj, kompatindaj ĉar fruktoj de seninterrompa ĉeno de suferoj.

Mi pri tia mia embaraso nenion aludis al Albina, kiu, tamen, montris ŝati

mian konduton.

La sekvajn semajnojn renkontiĝoj kaj babiladoj kun mi kaj kun Albina pli

agrabliĝis ĝis promeso, ke ŝi partoprenu nian geedziĝon, kiel okazos.

268

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!