14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

deduktis kun plezuro, ke la novaĵo de la fora preĝeja incendio aŭ ne flareblis

aŭ ne kunligiĝis kun mia unua meso kaj certe el mi ne eskapis aludo pri la

evento; ree frekventis la superan lernejon ĉe PAS. Konkludinte la unuajn gradojn

de tiuj studoj kaj gajninte la titolon, per tezo je hasta supraĵa plektaĵo de

eroj el diversaj verkoj kaj parencaj tezoj, de spertulo pri eksperimenta psikologio

kaj esperante destiniĝi ĉe eduka strukturo por kontribui en pedagogiaj

kaj edukaj kaj instruaj roloj; male mi min trovis ĉe paroĥo kiel unu el la vicparoĥestroj.

Grava elreviĝo ekespansiis en mian animon jam kutimiĝintan

kredi, pro studkariera prepariĝo kaj manifestitaj inklinoj, ke por ĉiu eduka

posteno la persono ĝusta estis mi, eĉ mi pli ol aliaj. Pro montro de malkontento

kaj disiĝo de la nova ŝarĝo, la taskoj snobe subtaksataj aŭ malakurate plenumitaj

formetis min marĝene, se ne kontraŭ, de la fratulara kunvivado.

Tamen, dum kelka tempo, la kontakto kun personoj serĉantaj, ĉe sacerdoto

ion nekomunan kaj malfermitan al la superaĵoj, ekliveris al mi travidon pri mi

kontentan kaj utilan al la homoj kaj al la eklezio, kvankam miaj inklinoj/aspiroj

orientiĝis al la esploraj studoj aŭ instruado kaj edukado. Tamen la desaponto

degeneris pojome al mishumuro, la mishumuro en disiĝon el la fratula

komunumo kaj rapide disipiĝis la restaĵo de entuziasmo de la ĵusa ordinado:

tiu spirita kaj psika ekvilibro kiu min konsilis akcepti ordinadon, senaverte,

aŭ trairita de ignoritaj avertoj, ekŝanceliĝis. Kaj ree leviĝis la malnova demando:

Ĉu vere tiu estas la vojo por mi? Kaj kio min, kaj aliajn, pli surprizis estas,

ke la demando transaltis la limojn de mia persono komunikiĝante, senhonte kaj

senrezerve, al aliaj kunvivantoj.

Tial tutan jaron mi pasigis tra tiuj demandoj. La mezuro de miaj necertecoj

montriĝis baldaŭ laŭ la suba neantaŭviditaĵo.

En granda urbo malfacilas hazarde interkruciĝi kun la sama persono, des

pli kun loĝanta for kvindek stratojn. Tio, male, okazis ĉe mi kun la fraŭlino,

jam kuracistino, iam mia okaza kaj serĉata benkkunulino jarojn antaŭe ĉe la

pripsikologia fako, kaj kiu jam volis festi sian abiturientiĝon ankaŭ kun mia

ĉeesto. Mi renkontiĝis kun ŝi kvar fojojn, fine ŝi akceptis min viziti ĉe mia

konvento. Simpatio al ŝi mi havis tiom kiom oni havas por virino nemalbela

kaj festema kaj kiu ridas sur via vizaĝo montrante tute malavare la blankajn

dentojn malantaŭ karnoriĉaj lipoj. Ŝi venis la karnavalan vesperon, neantaŭanoncite.

Mi facile komprenis kion la konversacio laŭtanime konfirmis, ke la

ĝentilulino kun siaj tridek du jaroj en tiu momento estis travaganta en vakueco.

Ŝia rakontado pri elreviĝoj amaj kaj simpatiaj fariĝis galeoto ĝis ankaŭ ni nin

ekbrakumis dum lipoj kunpuŝiĝis kun lipoj en freneza kisado kaj scivolemaj

231

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!