14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

ŝance. La kora krizeto ŝajnis rezigni sian tenon kaj tamen indulgis spacon por

alia krizo: pliakutiĝis, kurtvoje, ankoraŭ unufojon la ĉiam pululanta problemo.

Pri kio temas?

Jene. Kiu gustumis la belecon de la proksimeco kun Kristo Jesuo en la

anoncado de lia Evangelio, tiu ne povas forgesi la allogon kaj animplenecon

kaj, malgraŭ ke la amo al Kristo ne koincidas kun sindediĉo al li en la sacerdota

senedzina vivo, malproksimiĝi el tiu idealo sen esti trapasata de sento de

malfido aŭ regresiĝo el io vitala. El tio la ŝanceliĝo antaŭ la ne malpliforta

emo unuigi sian vivon al tiu de iu virino. Al kiu flanko gravitos la decido?

Des pli ĉar ne pretervidebla averto alvenis al mi, per la konfesprenanto: “Se ne

vokita, faru, ke vi vokiĝu!”.

Esti kutime turnite al la kontemplado de vero kaj de bono trenas al la senkondiĉa

elposedo pri ili ĝis kulpiĝo kiam necesas pliprecizigi kaj reinterpreti kaj

akordigi tiujn veron kaj bonon kun aliaj veroj kaj bonoj de la travivita vivo.

Tiuj aposterioraj rezonadoj pledas por komprenigi kial etpaŝe kaj preskaŭ

sensurprize mi decidos ensalti definitive en la ordenon por ordiniĝi porĉiam

sacerdoto.

Nur vage, kaj maltuj, mi min ĝene perceptis menestrelo kiu sukcesas gitare

kanti kaj ŝajnigi gajulo por distri la aliulojn kaj forĝi siajn penojn, kvazaŭ devigata

forĵongli la realon; menestrelo kiu devas inventi kaj rebriligi amon al io

konsista jes, sed devigata kapti la animon kune kun aliaj sampotencaj sed nesamdirektaj

aspiroj. Menestrelo, mastrata de du kontraŭaj fortoj akorde/mise

kunefikantaj: la belo de la sacerdoteco kaj la alloga vivo en la mondo

Marĝennote ne malmenciendas ke ekzakte en tiu tempo oni permesis ankaŭ,

ke mi enskribiĝu ĉe Supera Instituto por Studoj pri la Psikologio de la

Grafologio, unuatempe nur koresponde fine ankaŭ ĉeeste: du tagojn semajne,

al Milano. La psikopedagogio ĉe Pas kongruis, ne sen faka riĉigo, kun la provo

ekkoni la karakteron kaj individuan psikan identecon de unuopa homo per

esploro de liaj ne afektaj aŭ intence modifitaj, do spontanaj, personaj skribsigneroj

kaj skriboprocezoj. Se dekomence la nova studobjekto altiris nur mian

scivolemon kiel io onidire kurioza, poste laŭ la sinsekvaj jaroj ĝi fariĝis ankaŭ

pasio pro la konstato de ĝiaj ne malsciencaj konkludoj. Rilate tion mi anticipas

epizodon kiu kontribuis por malkaŝi, por mi, eĉ plie, la kompleksecon de

la homa animo.

El la bezono flegi miajn kaŝitajn konfliktojn per io ajn nova, iam portis ion

belan, nome amikeco vera, naskita hazarde dum trajna veturado. Temas pri

sinjoro, tiam mezaĝa, vidva kun filino bazlernejana, loĝanta najbare de la urbo

225

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!