14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

gis min al malpli nekompletaj scioj pri la vivo. La unua kontakto kun virino

vera, tamen, restis en mi kiel ombro ĉiam ĉeestiĝema, neniam nuligita.

Krom tio, ĉio fluis glate dum eĉ la spirita-intelektaj akiraĵoj kaj postuloj

malimplikiĝis. La horizonto tamen nubiĝis ĉar la itala registaro printempe de

1943 proklame ordonis, ke la junuloj de mia aĝo prezentiĝu por soldatservi

kaj poste, oni kredis, por militservi en kelka el la diversaj jam ŝrumpetantaj

frontoj. En tiu momento estis kvar la junuloj rekruteblaj, mi kaj aliaj tri, komune

taksataj taŭgaj soldatservi. Aŭ eniri staton novican, kies adeptoj, religie

vestitaj, rajtas, laŭ Konkordataj Interkonsentoj inter la Ŝtato kaj Eklezio, eviti

soldatservon, aŭ prezentiĝi kaj forsaluti almenaŭ pormomente la kleriĝon per

senpagaj studoj preparantaj al la noviceja akceptiĝo: tia la dilemo mia kaj de

la maltrankvilaj edukantoj. Dume la minaca proklamo devigis junulojn enskribiĝi

ĉe la rekrutejo por havigi al si la atestilon pri siaj fartaj kondiĉoj cele

de eventuala soldatservo. En tiuj momentoj energianta farto ekaspektis kiel

malamiko de homo! Netaŭgulojn al militservo oni devigis ŝoveli teron kaj fosi

senutilajn tranĉeojn, eble nur por konvinki, ke la malamiko ĵus invadinta Sicilion

trovos popolon pretan rezisti ĝis la lasta gutsango.

Mi estus devinta resti ankoraŭ preskaŭ du jarojn en kolegio por kompletigi

la kvinan gimnazian kurson, nome tempo kiu permesu al la edukantoj akiri pli

da taksa juĝo pri ĉiu postulanto kandidatiĝi, kaj al tiu ĉi purigi siajn intencojn

kaj mezuri siajn fortojn kaj igi pli pravigita, kaj do fidinda la juĝon de la tuta

fratio: tiu ĉi konstatis, ke foje la okazaĵoj aliceligas la aspirojn de kandida -

toj. Tiu antaŭenigo de la tempoj se ne malordigis la ideojn certe kontribuis

ilin konfuzi ĝis peli al konduto laŭ eraraj kaj misgvidaj juĝoj. Ni kvar fiere kaj

time marŝadis al la sankontrolejo por kroniĝi per atestilo pri taŭgeco aŭ maltaŭgeco

al soldatservo. Ne eblis dubi: ni revenis soldatserve destinitaj kaj

ekatendis la... savantan manon!

Inter la respondeculoj, lokaj kaj superaj, greftiĝis vigla diskuto ĉu la aspirantoj

jam sufiĉe preparitas supri al la alta ligo de la religiula vivo aŭ estus por

ili pliforĝe trapasi la soldatstaton. Por mi la damaĝo kuŝis en la perdo de kelka

studjaro, por la edukantoj la risko, ke la soldata kaj milita vivo signus nin tutalie

ol asketisme, forvaporigante la ekorientiĝon al la religiula vivo antaŭ ol

en ĝi ni firmiĝus. Tiu problemo transpasis de ili al ni por ke ni donu pli klarajn

signojn de la profundeco de nia konscia elekto aŭ plikvalifikigu nian ĝeneralan

sintenon.

La diskutado interplektiĝis kun la nepreco trovi lokon en la sama novicejo,

nun loĝe okupita ankaŭ de kvindeko da studentoj de la kvarteologia kurso

48

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!