14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Frato Marjo splendis je haŭto delikata kaj rozblanka kun fajnaj vizaĝaspektoj

kaj iom afekta sed fascineska ĝentileco en parolado kaj gestado per ineca

voĉo. Ĝuste tian voĉon preninte kiel pintmarkon de ineco, kun li ĉiuj komplimentadis

kaj distrotempe aŭ kunlabore akompaniĝis: bunte gamiĝis dolĉaj

gefianĉaj amaludoj: ho, mi vin kisus! Kiam vi rericevos mian edzinringon?

Certe kun vi nur geedziĝo daŭre en ĉasteco! Kiu estos la preferito inter ni?…

La ludo, observata de edukantoj, daŭris ĝis al Marjo, preskaŭ fulme, maskliĝis

la voĉo, la apenaŭ lanugaj haroj disfloris al barbaj elkreskaĵoj aparte sur la

mentono, la gestoj ekperdis rafinitecon. Kunuloj goliarde ne prisilentis sian seniluziiĝon,

postkriis al perfido kaj deklaris sin senigitaj je kontemplado de inecaj

ĉarmoj. Li, tamen, seninterrompe kaj feliĉe kaj senaverte maskliĝis ĝis la goliardaĵoj

pro lia indiferento ĉesis.

Ĉar estis antaŭfiksita por ni kandidatoj al la pastreco ankaŭ la predikado,

kial ne prepariĝi ek de nun montrante sian kvanton da dispozicio al la oratorarto,

celo de la ĵuse enkondukita lerno-objekto retoriko? Ĉiusemajne unu el

ni oratore prelegis antaŭ la fratularo pri sia elektita religia temo. Mi elektis

“La devo anonci” (evangelia ordono al ĉiuj kristanoj, aparte al la ekleziaj regantoj)

kaj provis kunesti kun la publiko dek kvin minutojn: mi parolis, pliekzakte

mi predikis, plejprecize mi tondris kvazaŭ minacanta kontraŭ la rezignantoj

de tiu devo. Mia prediko, kiel kredeble, muldiĝis el knedaĵo de frazoj jam

aŭditaj el predikoj kaj el ŝablona stilo bombaste ŝvelparola. La fratula komunumo

aŭskultis senpasie kaj sensigne de laŭkutimaj aprobo aŭ kuraĝigo, male

kun reciprokaj kaŝridetoj kiam mia voĉtono atingis la finan klimakson. La

unua komento, de mi pete eltirita de la pastro plej malzorgema en la vestoj kutime

varimakulitaj, kaj malpli estimata en la oratoria kampo, sonis tiel: “vi faris

venton senblovan per via krea elmontriĝo... Tiel oni predikis iam, en la

baroka tempo... Kvazaŭ vi mem bezonus fortikigi vian propran konvinkon.

Erudita parolado kaj potenca voĉo ne kovras malfacilecon de adaptiĝo kaj

aktualiĝo”. Li parolis mallaŭte zorgante, ke lin ne aŭdu aliaj, nekutime sprita

kaj neniom retenata de la evidenta persona malzorgeco kiu min kredigis lin ne

kapabla tiom decide juĝi.

Estis vere. Min enkadriginte, poste, sub pli diskreta lumo, mi malkovris en

mi inklinon emfazi ĝuste tion kio en mia pensrako allasas dubojn kvazaŭ tio

povus kontribui forigi mian dubstaton: la emfazo kiel subtenilo kaj kaŝigilo de

pruvo- kaj konvinko-manko! Ne ke la devo anonci ne ennestiĝis ĉe miaj konvinkoj,

sed ne partopreniĝis klara aspiro oficiale ŝarĝiĝi je tiu tasko. Ĝuste tio,

mi pliposte konkludis en mia humiliĝo, generis en mi tiom da aplombo kaj

143

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!