14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

trojn, ŝajnas foliumi la psalmaro-libron tie supre survitre fajrdesegnitan.

Post kuna silenta preĝo, ni decidas kunlabori en la asocio en kiu volontulis

Elvira. Ankaŭ tiel prezentiĝos okazoj kulturi pri kristanismo kaj samtempe

kulturiĝi pli vivigante ĝin. De nun ni subtenu finance kaj ĉeeste kaj prizorge

laikan karitatan asocion “San Vincenzo” (Sankta Vincento), kie ĉiusemajne

Elvira renkontiĝis kaj inkognite almozdonis.

Ricevi kondolencojn postulas ĝentilecon kiun ni esprimas afable, pli vole

tamen ol kunsente kvazaŭ halti por priparoli nian doloron egalvalorus detrui

ion devigitan ekzisti por ĉiam kaj unike en ni.

Mi konservis agrablajn sentojn de dankemo pri la kondolenca letero de la

episkopo, promesanta sian preĝon por ke Dio “konsolu la homverke nekonsoleblajn

vunditojn”. Tamen io rimorsa tion memorante okulumas en mia animo

pro iu tuja ribela impulso antaŭ tiu vorto “konsoli”, kiun mi malpurigis, ĝin

taksante senpene prenita el la marĉo de sengustaj banalaĵoj kaj per la ironia

komento “kutimstile kaj ŝajnpartoprena”. En tiu momento la episkopa partopreno

taksiĝis, ĉe mia ŝanceliĝo inter akcepto kaj rifuzo de la diaj decidoj,

konturita laŭ malmola indiferento kovrita de konveneco. Alirinte, post tagoj

de konfuza konsciiĝo, kun la tuta peno antaŭvidita, ĉe spiritkonfidulo, mi pri

tio min akuzis kulpa kaj pardonpetis. Ĉion subtile akompanis apenaŭ neforigebla

memoro pri antikva malfideleco al aliaj taskoj libere akceptitaj, kiujn la

eklezia dispenso nuligis sed ne forgesigis.

La meso de la trideka tago kunigis dudek personojn. La sinsekvan jaron simila

ceremonio vidis partoprenon de deko da personoj: evidente eĉ la memoro

ekvelkis same kiel jam velkis ĉe ni la memoro de aliaj amataj forpasintoj,

profunde priploritaj de iliaj familiaj rondoj. Restas nur ni por memorigi pri Elvira

kaj porti freŝajn florojn ĉe ŝiaj restaĵoj.

Multaj tagoj alportas datrevenojn de io bela pri Elvira: revenigi ilin al la

kunvivada memorstato estas nelasebla tasko de Albina, dolĉege fleganta kvazaŭ

duan enkarniĝon de la filino ankoraŭ sine plektitan, kies persona historio

estis elane kaj konsolige elvokata en mia fine senkontraŭece legata taglibro,

kie jene mi registris kiam la doloro jam fariĝis familia kompano:

414

Ni vin delonge sonĝis.

Fine vi venis mirige

kiel la fina frukto de la kreitaro.

Vi ne estas la neforgesita nenio

reemerĝanta al la memoro

de viaj gepatroj sopirantaj

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!