14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Ne multajn horojn poste, la laŭdo subenglitis kaj estis de mi forgesita kaj

nuligita ne pro la subtila akuzo de aplombeco, sed pro novaj drameroj ekfalantaj

sur min. La klerikanmajstro, je la samvespera deknaŭa ĉirkaŭ, min kunvokas

kaj delikate, laŭkaritate, laŭfratulece, preskaŭ balbutante klopodas komuniki,

ke la juĝo de la responsuloj kontraŭas mian ĵusan manifestitan deziron,

tio estas daŭrigi kaj spirite perfektiĝi en la franciskana vivo. Ili tion decidis

kun bedaŭro kaj por mia persona feliĉo krom por la kvieto de la fratularo.

“Tial, li konkludis, via vivo trovu alian taskon en la sekulara mondo: Dio

nin alvokas el diferencaj vojoj al diferencaj taskoj... Vi montriĝas inteligenta

kaj entreprenema, pozitivaj ecoj per kiuj vi fruktos al vi kaj al homoj... Ni restu

ĉiam spirite kunigitaj... Leteru de tempo al tempo”.

Mi aŭskultis sen sukcesi orientigi la blokon de miaj pensoj, preskaŭ subjugita

de tiu dolĉa/dolĉiganta parolo plenŝutita je karitata embarasiga ĝeno. Lia

ĝeniĝo ekfariĝis ĉe mi inertiĝo, ŝoko, deziro neekzisti: kaj, page al tiu ne evitebla

torturo, la majstro decide anoncis, ke mi morgaŭ matene foriru el la klerikejo

kaj rikoltinte ĉion mian ekvartu, laŭ la nova vivperspektivo, zorgojn kaj

aferojn en la konvento de Sankta Francisko de l’ Dezerto, en la plej interna insulo

de la venecia laguno, kiu funkciis kiel solecega retiriĝejo. Estis la deknaŭa

kaj duono nokte: tio signalas, ke mi ne povas plu kontaktiĝi kun miaj kunuloj,

priparoli pri mia kazo aŭ sorto kun iu ajn. Ĉe matena vekiĝa sonoro oni

notos, ke mia ĥorseĝo kaj tiu ĉe manĝotablo vakas, oni pridemandos dum la

superuloj trakurigas la novaĵon, ke frato Alfredo elektis reveni al la mondo: li

elektis fulme, fulme senadiaŭe forveturis, fulme dehakis ĉiujn longedaŭrajn homecajn

ligojn; kaj tiuj sentoj de miro kaj defraŭdo, multfoje suferitaj inter kunuloj

rilate okazajn malaperintojn, nun koncernos ĝuste min.

Elirante el tiu fatala superula pordo min renkontis fratulo, mezaĝa kaj kutime

deteniĝema, kiu en la koridora duonombro susuras: “Mi profitas por vin

komplimenti pro la distingoj, kun alarmo kontraŭ eblaj psiktrompiĝoj, inter

kamuflitaj similaĵoj de la kristana pento. Kvankam iom parademaj viaj distingoj

min pensigis. Mi ne vin flatas, mi konvinkitas pri braveco en via estonta

oportuna religia agado”. Perdita en la akademiaj pensoj, li certe nur morgaŭ

estos kompreninta kial el miaj lipoj venis senvorta rideto estingiĝanta dum

miaj piedoj moviĝis aŭtome kaj nervoze.

Desur la bretoj mi elprenis senzorge iujn personaĵojn kaj la taglibron je fuŝitaj

folioj, kaj atendis sendorman nokton. Sendorma vere, sed sensufera eble

pro narkotsimilaj kaosaj enviciĝo kaj furioza sinsekvo de perspektivoj forruliĝantaj

en mia stuporita menso sen, tamen, kritike delasi la apartaĵojn de la

179

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!