14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

La centra kaj loka superuloj akordiĝis demeti la sintenon de truda devigo

por lasi min agi libere, provante, eble, eltrovi la fontojn de miaj malkontentiĝoj;

sed miaj kontentiĝoj jam estis foraj, aleksteraj, en revata familivivo, en

imagitaj tenerecoj, kaj tradraŝitaj de la sociaj renversaj skuadoj. Dume kreiĝis,

krome, ne sen ŝajnaj fundamentoj, interkonventana konvinko, ke mi havas

ne senamajn amikecojn aŭ eĉ kaŝan kunulinon. Estis suspekto ankoraŭ ekscesa,

sed mia konduto pravigis tiujn konkludojn, kiuj fakte similis al miaj revataj

perspektivoj.

Superuloj tial inventis, strebante por akordiĝema miksaĵo inter miaj flagre

revolucionta idearo kaj la severaj juĝoj pri mi de la kunfratoj, por mi novan

taskon, pli laŭan al mia temperamento, oni persvadige provis novan strategion,

kun la intenco, min denove enplekti en la religiulan kunvivadon: oni min igis

akompananto de pilgrimuloj al la sanktejo de Lourdes. La novaĵo, pormo -

mente, min logis ĉar perspektive multobliĝus la kontaktoj kaj la opiniŝanĝoj

utilaj ankaŭ rilate la oficialan evangelizadon kiun mi ankoraŭ ne intencis tute

preterflui. Tiel taskite, paŝpostpaŝe mi larĝigis la sferon de miaj movoj kreante

por mi, krom malproksimiĝo el la “pensokosmo de seniniciataj kaj sataj konventanoj”,

sennombrajn okazojn kapreoli tra tuta Eŭropo tanĝante aliajn kontinentojn

kaj kontaktante plej diversspecajn homojn. Kaj naskiĝis intensaj rilatoj

kiuj liveris ŝajnan vivplenecon.

“Kaj ankaŭ via instrua emo, amsprite diros plimalfrue simpatia persono,

povis sin ellasi...”.

Vere, eĉ tia emo, kontentigita, ŝajnis malekzistigi aŭ ignorigi miajn nesolvitajn

problemojn. Aspekte sed ne reale.

Mi pri Lourdes kaj tieaj Aperoj kaj miraklecaj eventoj, jam nesupraĵe kaj

detale mi informiĝis pro la neceso distingi kion historie kaj teologie certigitan

de la eklezio disde kio emfazita de pieco kaj de onia deziro renkontiĝi kun supernaturaĵoj;

pro tio mi min provizis per bona literaturo kaj jam dum antaŭa

persona pilgrimo haltadis en la loko plurajn tagojn. Pli ol pilgrimo oni dirus

feriado, kvazaŭ anstataŭo de montara aŭ marborda pasado de libertempo. Mia

certeco pri la objektiveco de la mariala evento, nome Mariaj Aperoj, fundiĝis

precipe sur la kohereco inter la deklaroj de la absolute nekulturita viziulino

Bernardette (la elvida informantino pri la Aperoj de Maria kaj ties mesaĝoj),

kaj la evangelio: laŭ mi, oni povas diri, ke ŝi plastikigis, unue priskribante la

cirkonstancaron de la mesaĝanta Apero kaj poste pervive, alian evangelion

kvankam sciante preskaŭ nenion pri la singularecoj de la skriba evangelio.

Se mi entuziasme akceptis la novan proponon kaj ekakompanis grupojn

239

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!