14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Ni do supreniris kaj okupis starlokon meze de la koridoro paralele dividanta

la longajn vicojn de senkupeaj kvarsidlokoj. La trajno moviĝis fumblovante

kaj singulte kuretis ĝis la pala suno ekkliniĝis okcidenten. Iuj kunvojaĝantaj

virinoj, aspekte kvar/kvin/dekjaraĝaj, ĉe kiuj ni estis premamase striktumigitaj,

post kelke da hezitoj kaj flustroj inter si, ĝentile scivolis ĉu ni estis soldatiĝontaj

aŭ forkurintaj, perceptigante al ni korinklinon pro niaj aferoj. La

simpatio de tiuj civitaninoj venkigis al ni timidecon kaj senton de neaparteneco

al ilia mondo.

Sciiginte pri nia intenco finiri al Carnia (Karnja = Karnio, Friula parto de

Julia Veneto norde de Udine), inter la Karniaj Alpoj kaj la rivero Tagliamento

(Taljamento), ili komencis frapvorte bedaŭri, ke ni estas irontaj en la buŝon

de l’ leono; kiam ili sciis, ke ni jam kandidatas por la franciskana enfratuliiĝo

kaj vidis nian malhele brunajn frokojn kun la blanka kordono ĉifite eltiritaj el

la pakoj, ilia helpvolo duobliĝis: en Udine certe oni vin blokos kaj vin soldatigos

aŭ kaptos por Germanujo, sufermiene interbabilis kvino da virinoj konsultiĝantaj

por sugesti al ni la plej efikan artifikon por eliri el la kaptilo en

kiun ni estis malsagace irontaj: inter la proponoj oni iniciatis ankaŭ jenan ŝiboleton,

tiun de kamuflo de propra vizaĝo aspekte kreskiganta nian aĝon kaj

plipeziganta nian paŝadon. Ĉiukaze, ili zorge insistis, ne agitiĝu kaj paŝu normale

kvazaŭ sentime. Efikus plej favore al sukceso, se vi daŭre surhavus vian

religiulan frokon. Ni montris akceptemon pli pro komplezemo ol pro vera

timo, jam iom miksita je la kontentiĝo de ilia interesiĝo pri ni.

Sed la konvinko ke ni estos ĉiukoste protektitaj de la parencaro de mia

amiko rezistigis nin al iliaj insistaj konsiloj, iomete tro malavaraj kaj kontraŭdiraj.

La trajno haltas en la stacio de Treviso (Trevizo), kie disversiĝas kvanto da

pasaĝeroj liberigante star-spacon: mi nun spiras senenspiri la harojn aŭ la nazon

de la ĉiuflankaj premantaj personoj kaj okupas star-lokon ĉe vagono-fenestro

tra kiu vidiĝas ekmoviĝantaj multvagonaroj, sur flankaj trakvojoj, ŝarĝitaj

je militvestitaj homoj en la direkto de la sudo, kie la Alianca Armeo denove

ŝrumpigis la germanan fronton, laŭ susuraj onidiroj. La spirhaltigan stampon

de minaco, ne difinebla ĉar tro intensa kaj multafonta, kreskigas amasigo

de diversaĵaj ruinaĵoj kaj breĉfendaj palacoj, travideblaj trans la basaj stacidomaj

tegmentoj. Iom post iom klariĝis, ke ĉirkaŭe ĉio senreagige tristas: vojiĝantoj

mencias kaj mallaŭtvoĉe memorigas la ruinigegan bombadon de la

antaŭa aprilo kun mil sepcent elvivigitoj.

Malmultaj pasaĝeroj envagoniĝas; fine oni komunikas, ke la trajno startas,

83

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!