14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

ma ankaŭ pri la postuloj de la racio, kvankam la kredo transsaltas la racion.

Problemo nesolvita infektas ankaŭ la jam solvitajn...”.

Jen lia provosolvo:

“En la eklezio oni loĝas laŭjure (videble, samkiel en ĉiuj socioj) kaj intime

(en sankteco, tio estas en plena harmonio kun Kristo). Ambaŭ manieroj povas

esti damaĝataj kaj detruataj nur konscie kaj libervole.

“Se iu, vole, disiĝas de la eklezio pro damaĝo aŭ vundo kontraŭ ĝia aspekta

videbleco (herezulo, kiu ne akceptas aŭ batalas unu aŭ kelkajn dogmojn),

ĉiuj vidas kaj povas informiĝi kaj konjekti kiu membras kaj kiu ne membras

en la eklezio. Esceptokaze de eraro, la problemo proponiĝas jam solvita:

nome oni vidas la pekanton (sendepende ĉu li vere tias antaŭ Dio, kiu vidas la

koron dum ekleziulo ne kapablas eniri la profundaĵojn de alies konscienco).

Kaj do oni vidas, ke tiu ulo ne plu membras en la eklezio.

“Se iu disiĝas intime, nome se iu rifuzas Dion per libere vola sinteno dezirante

Lin elimini, kristane vortite, per mortinda peko, tia ulo ne plu membras

en la eklezio ĉar en tiu kazo estus kulpe implikita Jesuo Kristo. Tio estas,

tiu ulo ekstereklezias pro tio ke en li ne plu ekzistas la karitato (aŭ dienverŝita

graco) kaj la espero kaj la kredo. Aspekte li apartenas al la eklezio, reale li vivas

ekstere, jen scianta pri tiu memekskludiĝo jen nescianta pri ĝi: tiamaniere

li ne makulas je pekeco la eklezion.

“Nu: kiel rilatas unu al la aliaj tiaj specoj de kristanoj, aspekta-intima kaj

intima-senaspekta? Tio nun ne interesas, interesas nur kiom kaj kiel estas

kuntrenita kaj implikita la eklezio.

“Tiupunkte, tamen, antaŭeniĝas du problemoj, pli teologiaj ol kredaj. Por

eliri el la malglataĵo jen mia rezonado.

“1) Kial aserti, ke pekulo grave pekanta ne plu posedas la kredon? Ĉiuj katekismoj

instruas, ke la peko detruas la karitaton (aŭ dienverŝitan kaj sanktigan

gracon), ne necese la kredon. Mi respondas pripensante la demonojn. Ĉu

tiuj ĉi posedas la kredon? Certe ne! Tamen ili scias tre bone, ke Dio ekzistas

kaj, ke tiu ĉi sin rivelis al homoj ktp: ili scias tre bone per kiuj argumentoj oni

demonstras, ke Dio ekzistas. Tamen ili ne havas la kredon! La kredo fakte sin

fundas sur kredago kaj do sur fido je la komunikanto, kaj do sur amreago. Oni

provu, eĉ strebu, imagi kredagon bazitan sur malinklino al la anoncanto aŭ revelacianto!

Rifuzanto de Dio neniamaniere partoprenas intime al la vivo de la

eklezio, ankaŭ se ekstere li tiel aspektas. Tial ĝuste la eklezio daŭrigas ne esti

implikita en la peko, do konservas sian originan sanktecan staton ĝuste kiel

proklamite en la kredkonfeso!

432

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!