14.04.2013 Views

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

LA HOMO KIU NE SUKCESIS TROMPI SIN MEM - UECI

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Dio: inter tiuj ĉi superŝvebas speciala sakrilegio, nome tuŝi per la dentoj la

sanktan hostion (”Ne tuŝu per la dentoj”, male, estis konsilo signifanta precize:

tiu pano estu manĝata jes, sed ne nutraĵcele). Peko nepardoninda, do absolute

ne plenumenda, do sendube evitata, laŭ ŝia naiva ekvivalentiga rezonado. Male

mi ĝuste tiun ĉi kontraŭvole plenumis: la hostio al mi enbuŝigita de la sacerdoto

fatalece falis kontraŭ miaj dentoj senutiligante miajn streĉojn kaj klopodojn

mildigi kontaktojn: ĝi algluiĝis al la dentoj tiom nemoveble, ke ŝajnis, ke peko

estus trairanta kaj okupanta ĉiujn miajn membrojn. Terurite, mi silente tremis

penante ne eksterigi senesperajn reagojn kaj sentojn, kaj malbenante ĉion kaj

min kompatante.

Laŭ la rehejmeniĝa vojo, post la senĝojaj, en mi, festado kaj komuna matenmanĝo

en la paroĥestra domo, solece kuntreniĝinte en mia sekreto, mi

draste kaj devige eltiris la konkludojn kiuj estis samtempe tristigaj kaj liberigaj;

sed pormomente mi sukcesis izoligi, aŭ ne travidi, tristecon ĉar ties faktoron

kaj fonton mi kredis tiel malproksimaj, ke ili neniam konkretiĝos. Jen la

ekzakta dialogo, inter mi kaj mia renversita memo aŭ elŝteliĝinta interna observanto,

encerbigcele rondele ripetata:

“Nun super mi jam volbiĝas damniĝo kun abomeniga rigardo de Dio; ĉu

ne jam senutilas viziti la preĝejon aŭ preĝi?”

“Jes, senutilas ĉar vi jam definitive destiniĝis al la perdiĝo”.

“Mi bonŝance estos liberigita je ĉiu religia tasko kaj povos kaj rajtos senpreme

vivi, ĉu ne?”

“Jes, vi estas liberigita”.

“Sed kiel kaŝi antaŭ ĉiuj tiun mian spiritan staton kaj samtempe eviti partopreni

devotecajn ceremoniojn jam senfruktajn se ne malutilajn por mi?”

“Per la sekreto kaj kredigante, ke vi vizitas la preĝejon dum vi male iras

distri laŭstrate kun admirataj kunuloj, kion vi jam faris, kelkfoje laŭ viaj ne ĉiam

kaŝitaj deziroj”.

“Kaj pri la preĝoj matenvesperaj... komunumaj, laŭtvoĉaj?

“Vi ŝajnigu kaj finfine tion oni evitas, kiel pliaĝaj kunuloj kaj parencaro”.

“Kaj la perspektivo de estonta damniĝo al la infero?”

“Tio forestas se vi vivas ĝis la sepdekaj kiel via nuna patra avo!”

“Kiel eskapi el la Dia venĝo?”

Al tiu lasta demando mi ne donis respondon. Esti en terura kaptilo kaj devi

ne paroli kun iu ajn, jen la fonto de psika kaj konduta tragedio, kies atestanto

estas nur mi. Neniu komprenis la originon de mia obstina rifuzo eniri la preĝejon

kaj genuiĝi kaj partopreni en kolektivaj ritaj kaj familiaj preĝoj.

25

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!